En geometrio, konkoidokonĥoido estas kurbo produktita de fiksa punkto O, la alia donita kurbo, kaj longo d. Por ĉiu rekto tra O kiu sekcas la donitan kurbon je A la du punktoj sur la rekto kiu estas je distanco d de A estas punktoj de la konkoido.

Konkoidoj de rekto (nigra) kun komuna fiksa punkto O (ruĝa punkto). Ĉiu paro de kolorigitaj kurboj estas konkoido. En la blua okazo d estas pli granda ol distanco de O al la rekto, tiel la supra blua kurbo havas ciklon. En la verda okazo d egalas al distanco de O al la rekto, kaj en la ruĝa okazo ĝi estas malpli granda.
Konkoido de cirklo

La plej simpla esprimo uzas polusaj koordinatoj kun O je la fonto. Se r=α(θ) estas la donita kurbo tiam r=α(θ)±d estas la konkoido.

Ĉiu konkoido estas cisoidoj kun cirklo centrita je O kiel unu el la du fontaj kurboj.

La prototipo de ĉi tiu klaso estas la konkoido de rekto de Nicomedes en kiu la donita kurbo estas rekto.

Heliko de Pascal estas konkoido kun cirklo kiel la donita kurbo.

La konkoido de de Sluze ne estas konkoido laŭ ĉi tiu difino sed estas speco de cisoido. La konkoido de Dürer estas nek konkoido nek cisoido.