Konkordanco (de la latina verbo concordare „interkonsenti“) laŭ PIV estas indekso de ĉiuj vortoj de unu verko (speciale de la Biblio) kun cito de ĉiuj lokoj, kie la vorto estas uzata. Ofte krom la loko en la teksto, kie la vorto uzatas, ankaŭ menciiĝas la proksima kunteksto de ĝia uzo.

Antaŭ la epoko de moderna prilaboro de datumoj per komputiloj la kreo de konkordancoj estis tre temporaba, malfacila kaj multekosta laboro, kaj aplikiĝis ĝenerale nur al verkoj, pri kiuj ekzistis speciale alta literatura intereso. Krom pri la Biblio konkordancoj ekzistas ekzemple por la Korano aŭ la verkaro de William Shakespeare.

Ĉar la plej gravaj klasikaj literaturaj verkoj intertempe publike haveblas en komputiligita formo, konkordancoj pli kaj pli anstataŭiĝas per komputilaj programoj, kiuj ebligas komfortan serĉadon laŭ certaj vortoj simile al la modernaj serĉiloj en interreto.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti