Konkordato de Worms

La konkordato de Worms (foje nomata latine Pactum Calixtinum) estis interkonsento inter papo Kaliksto la 2-a kaj Henriko la 5-a (Sankta Romia Imperio) la 23-an de septembro 1122 proksime de la urbo Worms. Ĝi alportis la finon de la unua fazo de la investitura konflikto inter la papado kaj la imperiestroj de la Sankta Romia Imperio kaj estis interpretita kiel la ĝermo de naci-bazita suvereneco konfirmita en la Vestfalia Paco (1648).

Konkordato de Worms
konkordato
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

La imperiestro rezignis pri la rajto investi ekleziulojn kun ringo kaj bastono, la simboloj de ilia spirita potenco, kaj garantiis elekton de la kanonoj de katedralo aŭ abatejo kaj liberan konsekron. La du finiĝis per donado paco. La Konkordato estis konfirmita en la unua laterana koncilio en 1123.

La Konkordato de Worms estis parto de la plej grandaj reformoj prezentitaj de multaj papoj, precipe Gregorio la 7-a.