Konrad VITZ (germane Konrad WITZ; naskiĝis ĉirkaŭ 1400 en Rottweil, Germanujo; mortis antaŭ 1447) estis tre fama pentristo ekde ĉirkaŭ 1434 en Bazelo, Svisujo kaj en tuta Eŭropo.

Konrad Vitz
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1400 (1400-01-01)
en Rottweil
Morto 1-an de januaro 1446 (1446-01-01) (46-jaraĝa)
en Bazelo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Sankta Romia ImperioGermanio • Eklezia Princlando Bazelo • Svislando
Okupo
Okupo pentristo
Verkoj The Miraculous Draft of Fishes
vdr
Konrad Witz, apostolo sankta Bartolomeo.

En jaro 1434 li venis de Rottweil al la koncilia urbo Bazelo, li trovis edzinon Ursula kaj aĉetis domon en Bazelo en jaro 1435. Li havis plurajn gefilojn, sed nur la filinon Katharina postvivis la familion kaj Katharina iris en bazela monaĥejo kaj donis la familan riĉaĵon al monaĥejo kaj mortis kun ĉirkaŭ 35 jaroj.

Verkoj redakti

Konrad Vitz pentris bildojn por altaroj. Vidu pri detaloj en la tre granda bela katalogo en germana kaj angla lingvoj de bazela ekspozicio de 6a de marto ĝis 3a de julio 2011.

Libroj redakti

  • Katalogo: en germana lingvo/Deutsch 2011. 392 paĝoj, ĉirkaŭ 280 bildoj. 24,50 x 30,50 cm; Titolo: Konrad Witz Aŭtoroj: von Bodo Brinkmann kaj.al., Eldonejo Hatje Cantz, Ostfildern; jaro 2011 ISBN 9783720401944 (en germana lingvo) (ĉirkaŭ 65 Eŭro)
  • Katalogo: en angla lingvo/ English 2011. 392 p. 24,50 x 30,50 cm Titolo: Konrad Witz; subtitolo: English Edition. Aŭtoroj: von Bodo Brinkmann kaj.al., Eldonejo: Hatje Cantz, Ostfildern; jaro 2011 ISBN 9783720401944 (en angla lingvo)

Eksteraj ligiloj redakti