Konstantin Fehrenbach

germana politikisto

Konstantin FEHRENBACH (* 11-a de januaro 1852 en Wellendingen apud Bonndorf (Badenio); † 26-a de marto 1926 en Freiburg im Breisgau) estis germana politikisto (katolika Zentrumspartei) kaj de la 25-a de junio 1920 ĝis la 4-a de majo 1921 kanceliero (ĉefministro).

Konstantin Fehrenbach
Persona informo
Constantin Fehrenbach
Naskiĝo 11-an de januaro 1852 (1852-01-11)
en Bonndorf
Morto 26-an de marto 1926 (1926-03-26) (74-jaraĝa)
en Freiburg
Tombo Hauptfriedhof Freiburg vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo vd
Partio Zentrumspartei vd
Subskribo Konstantin Fehrenbach
Profesio
Okupo politikistoadvokato vd
Aktiva en Berlino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Fehrenbach origine fariĝu pastro, sed ŝanĝis al de la studo de teologio en 1874 al juro. Li laboris ekde 1882 kiel advokato kaj estis de 1885 ĝis 1887 ano de la badenia parlamento. Ekde 1903 li krome estis ano de la tutgermana parlamento Reichstag.

La katolika politikisto fariĝis kanceliero en 1920, post kiam la socialdemokratoj malvenkis en balotoj kaj forlasis la koalicion kun katolikoj kaj liberaluloj. La kabinedo de Fehrenbach ne havis parlamentan plimulton; devigita akcepti reparaciajn postulojn de entento, la kabineto demisiis post proksimume jaro da oficado.

Ŝokita pro la murdiĝo de ministro Walther Rathenau, Fehrenbach fariĝis en 1923 vicprezidanto de la asocio kontraŭ antisemitismo. Ĝis sia morto en 1926 Fehrenbach restis prezidanto de la katolika frakcio en la germana parlamento.