Konstitucio de Pola Respubliko

Konstitucio de Pola Respubliko (pole Konstytucja Rzeczypospolitej Polskiej) estas la plej grava leĝo en Pollando rezoluciita la 2-an de aprilo 1997 de Nacia Konvento.

Konstitucio de Pola Respubliko
konstitucio • eldono aŭ traduko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo pola lingvo
Eldonado
vdr

Konstitucio de Pola Respubliko redakti

Antaŭparolo redakti


Zorgante pri estado kaj futuro de nia Patrujo,
rericevinte en la jaro 1989 la eblon de suverena kaj demokrata decidado pri Ĝia sorto,
ni, la Pola Nacio – ĉiuj civitanoj de Pola Respubliko,
kredantoj je Dio
kiu estas la fonto de vero, justeco, bono kaj belo,
same kiel nekonfesantoj de tiu kredo,
universalajn valorojn derivantaj el aliaj fontoj,
egalaj je rajtoj kaj devoj por komuna bono – Pollando,
dankemaj al niaj prauloj por ilia laboro, luktado por la sendependeco kontraŭ multegaj viktimoj, por kulturo havanta radikojn en kristana heredaĵo de la Nacio kaj en tuthomaraj valoroj,
lige al la plej bonaj tradicioj de la Unua kaj la Dua Respublikoj,
devigitaj transdoni al venontaj generacioj ĉion valoran de la pli ol miljara akiraĵo,
ligitaj en komuneco kun niaj samlandanoj dislokitaj tutmonde,
konsciantaj pri la bezono de kunlaborado kun ĉiuj landoj por la bono de la Homa Familio,
memorantaj pri maldolĉaj spertoj el la tempo, kiam elementaj homaj liberoj kaj rajtoj estis en nia Patrujo rompataj,
dezirante garantii por ĉiam civitanajn rajtojn, kaj por publikaj institucioj certigi efektivecon kaj efikecon,
je la sento de respondeco antaŭ Dio aŭ antaŭ propra konscienco,
ni establas Konstitucion de Pola Respubliko
kiel elementajn rajtojn por la ŝtato
baziĝantajn sur respekto al libereco kaj justeco, sur kunagado de aŭtoritatoj, socia dialogo kaj principo de helpemo, kiu plifirmigas la rajtojn de civitanoj kaj de iliaj komunumoj.

Ni vokas ĉiujn, kiuj por la bono de la Tria Respubliko uzos ĉi tiun Konstitucion, ke ili faru tion zorgante pri gardo de la denaska homa valoro,
pri ties rajtoj de libereco kaj devo de solidareco kun la aliaj,
kaj respekton al tiuj principoj ili trovu la firma bazo de Pola Respubliko.

Ĉapitro 1. La Respubliko. redakti

Art. 1.

Pola Respubliko estas komuna bono de ĉiuj civitanoj.

Art. 2.

Pola Respubliko estas demokrata leĝa ŝtato, efektiviganta principojn de socia justeco.

Art. 3.

Pola Respubliko estas unueca ŝtato.

Art. 4.

1. Estra povo en Pola Respubliko apartenas al Nacio.
2. Nacio plenumas la povon aŭ per siaj reprezentantoj aŭ rekte.

Art. 5.

Pola Respubliko gardas sendependecon kaj netuŝeblecon de sia teritorio, garantias liberojn, homajn kaj civitanajn rajtojn kaj sekurecon de civitanaro, gardas nacian heredaĵon kaj garantias naturprotektadon laŭ la principo de ekvilibra evoluo.

Art. 6.

1. Pola Respubliko ebligas kondiĉojn por popularigo kaj egala aliro al kulturaj bonaĵoj kiuj estas fonto de identeco, konstanteco kaj evoluo de pola nacio.
2. Pola Respubliko helpas al poloj loĝantaj eksterlande, por konservi ilian ligitecon kun nacia kultura heredaĵo.

Art. 7.

Publikaj aŭtoritatoj funkcias surbaze de leĝo kaj laŭleĝe.

Art. 8.

1. Konstitucio estas la plej grava leĝo en Pola Respubliko.
2. Konstituciajn regulojn oni devas apliki rekte, escepte nur se Konstitucio mem decidas alie.

Art. 9.

Pola Respubliko aprobas internacian juron per kiu estas devigita.

Art. 10.

1. Reĝimo de Pola Respubliko baziĝas sur disigo kaj ekvilibro de leĝdona, plenuma kaj juĝista povoj.
2. Leĝdona povo estas Sejmo kaj Senato, plenuma povo estas Prezidento kaj Registaro, juĝista povo estas juĝantaroj kaj tribunaloj.

Art. 11.

1. Pola Respubliko garantias liberan eblecon de kreado kaj agado de politikaj partioj. Politikaj partioj asociiĝas baze de libera volo kaj egaleco de pollandaj civitanoj, por demokratie influi politikon de la ŝtato.
2. Financado de politikaj partioj estas publika.

Art. 12.

Pola Respubliko garantias liberan eblecon de kreado kaj agado de sindikatoj, sociaj-profesiaj organizoj de terkultivistoj, societoj, civitanaj movadoj, aliaj asocioj kaj fondaĵoj.

Art. 13.

Malpermesita estas ekzisto de politikaj partioj kaj aliaj organizoj, kies programoj diras pri totalismaj metodoj kaj praktikoj de naziismo, faŝismo kaj komunismo, kaj tiuj, kies programoj aŭ agadoj persvadas aŭ permesas rasan aŭ naciecan malamon, uzon de perforto por akiri potencon aŭ influon al ŝtata politiko, aŭ ebligas kriptigon de struktuko kaj membreco.

Art. 14.

Pola Respubliko garantias liberecon de gazetaro kaj aliaj sociaj komunikiloj.

(skribenda)

Art. 27.

En Pola Respubliko oficiala lingvo estas la pola. Ĉi tiu regulo ne tuŝas rajtojn de naciaj minoritatoj kiuj sekvas ratifitajn internaciajn kontraktojn.

Art. 28.

1. Blazono de Pola Respubliko estas bildo de blanka aglo kun krono sur ruĝa kampo.
2. Koloroj de Pola Respubliko estas la blanka kaj la ruĝa.
3. Himno de Pola Respubliko estas Mazurek Dąbrowskiego.
4. Blazono, koloroj kaj himno de Pola Respubliko estas leĝe protektataj.
5. Detalojn pri blazono, koloroj kaj himno priskribas leĝo.

Art. 29.

Ĉefurbo de Pola Respubliko estas Varsovio.