Konstrupuzlo estas ludilo per kiu oni devas konstrui (kongruigi) teknikan postulon. Tio povas esti senmova objekto (kia ponto) aŭ mekanika objekto (kia maŝino).

En pli ampleksa senco konstrupuzlo estas ajna puzlo kie oni devas kongruigi difinitan serion de pecoj en preciza maniero. Ekzemploj de tipoj de konstrupuzloj estas bastonpuzloj, multaj kahelaj puzloj kaj ankaŭ kelkaj mekanikaj puzloj.