Kontinenta klimato

La kontinentan klimaton karakterizas varmega somero kaj malvarma vintro, kun fortaj diferencoj ĉe la sezonoj kaj samtempe relative malgranda precipitaĵo.

regionoj kun kontinenta klimato
neĝo en Montrealo, kiu havas akcentitan kontinentan klimaton
la klimato de la urbo Moskvo estas bona ekzemplo de kontinenta klimato, longaj kaj malvarmaj vintroj, grandaj termeraturaj diferencoj regardante tutan jaron, kaj relative malmulta pluvo

Ju pli oni eniras kontinenton, des malpli graviĝas la balanciga influo de la maro, kiu surbaze de granda specifa varmokapacito de la akvo prezentas grandan varmorezervecon. Samtempe malpliiĝas la nombro de nuboj kaj humidoenhavo de la atmosfero.

La relative seka klimato estigas multajn stepojn kaj dezertojn, ĉar la pluvado okazas ĉefe ĉe la rando de la kontinento. Alia kaŭzo estas la efiko de la montaroj sur la vojo al la kontinenta interno. La montaroj malpliigas la ventorapidecon kaj samtempe devigas leviĝon de la nuboj, kiuj malvarmiĝas kaj malpliiĝas la enteno je akvovaporo.

Vidu ankaŭ redakti