Kontinentego estas termino de plata tektoniko, kiu priskribas terhistorian unuecan kontinentan mason en la litosfero de la tero, kiu unuigis plurajn aŭ ĉiujn kernojn de la postaj kontinentoj.

Pangeo disrompiĝas en Laŭrazio kaj Gondvano – eono triaso – antaŭ 200 milionoj da jaroj
disdivido de la kontinenteroj kaj oceanoj de la kontinentego Pangeo antaŭ 300 milionoj da jaroj
unu el pluraj eblaj kontinentaj aranĝoj antaŭ 550 milionoj da jaroj - la kontinentego Rodinia jam disrompiĝis

La kontinentegoj de la tera historio redakti

Krom la nuntempaj kontinentaroj Afrik-Eŭrazio kaj Ameriko kaj eblaj estontaj kontinentegoj (Pangaea UltimaAmasia en inter 250 kaj 400 milionoj da jaroj), sur la tero ekzistis pluraj – pli aŭ malpli esplore certigitaj – kontinentegoj:

  • Pangeo dum la paleozoiko ĝis mezozoiko – antaŭ proksimume 300 ĝis 150 milionoj da jaroj. La oceano inter la norda kaj la du sudaj partoj de la kontinentego estis fermita, kaj la pramaro Tetiso konsistigis gigantan golfegon de la praoceano Panthalassa. En sia frua periodo la sudo de Pangeo – la antaŭa Gondvano – dum la periodoj karbonio kaj permio travivis la trian, antaŭlastan glaciepokon.
  • Laurussia dum la paleozoiko – antaŭ proksimume 400 ĝis 300 milionoj da jaroj – konsideriĝas certa parto de la posta kontinentego de Pangeo, samkiel la aliaj partoj Laurentia, Baltica kaj Avalonia. Dum la fazo de ĝia kreo okazis ankaŭ la kaledonia montaro-kreo kaj pli poste, ekde antaŭ 400 milionoj da jaroj, la ordovicia montaro-kreo. La oceano Iapetus estis fermita, kaj parto de la sedimentoj de tiu oceano konserviĝis en koncerna roka tavolo de la litosfero. Antaŭ proksimume 444 milionoj da jaroj okazis la dua glaciepoko de la tero. Kaŭzo por la drasta malvarmiĝo eventuale estis forta polvo pro trafo de granda meteorito, signifa ŝanĝo de la marfluoj pro la movado de la kontinentoj, ŝanĝiĝo de la tera vojo ĉirkaŭ la suno aŭ ŝanĝiĝo de la tera magnetismo, ĉar principe la kontinentoj troviĝis en moderaj zonoj de la tero, relative proksimaj al la ekvatoro kaj distance de ambaŭ polusoj, tiel ke ne la kontinenta pozicio klarigus la malvarmecon.
  • Pannotia dum la neoproterozoiko – antaŭ proksimume 600 ĝis 540 milionoj da jaroj – konsideriĝas ebla disrompaĵo de Rodinia. Dum tiu tempofazo okazi la unua certa, eble eĉ tutmonda, glaciepoko de la tero aparte sur la suda hemisfero, la tiel nomata "neĝbulo tero".
  • Rodinia dum la proterozoiko – antaŭ proksimume 1.100 ĝis 800 milionoj da jaroj – konsideriĝas certe ekzistinta, sed la pozicio kaj kronologio estas pridisputataj.
  • Gondvano de la proterozoiko ĝis la mezozoiko – antaŭ proksimume 1.100 ĝis 150 milionoj da jaroj: La granda suda kontinentego konsideriĝas certa konsistiga parto de la posta kontinentego Rodinia kaj en siaj orienta kaj okcidentaj partoj ankaŭ de Pangeo.
  • Columbia dum la paleoproterozoiko – antaŭ proksimume 1.800 ĝis 1.500 milionoj da jaroj – konsideriĝas hipoteza kontinentego, kiel ankaŭ la antaŭaj kontinentegoj Nena kaj Atlantika, kiuj hipoteze konsistigis la kontientegon Columbia.
  • Kenorland dum la paleoproterozoiko - antaŭ proksimume 2.450 ĝis 2.110 milionoj da jaroj – konsideriĝas paleomagnetisme probabla. Spuroj indikas eblan glaciepokon ankaŭ dum tiu tempofazo.
  • Ur dum la frua arĥaiko – antaŭ proksimume 3.000 ĝis 1.000 milionoj da jaroj - konsideriĝas hipoteza kontinentego, kiel ankaŭ ĝis ebla frata kontinentego Arktica- antaŭ proksimume 2.500 milionoj da jaroj.

Ĉar la plej aĝa ŝtona materialo de la tero – la Acasta-gnejso de la laŭrenca tabulo – aĝas 4,03 miliardojn da jaroj, jam dum tiu tempo ekzistis kontinentecaj masoj sur la tero.

Influo de la kontinentegoj al klimato kaj la vivosistemoj redakti

Se ĉiuj aŭ plej multaj kontinentoj estas kunigitaj en unu maso, ekzistas specialaj klimataj cirkonstancoj: Ekzistas malmultaj pluvoriĉaj marbordaj regionoj, kaj pli da sekaj areoj ene de la kontinent(eg)o. Ekzemplo de tia evoluo ene de granda kontinento nuntempe estas la sekaj areoj aparte de la dezerto Gobi en centra Azio.

Ankaŭ la evoluo de la faŭno kaj flaŭro influiĝas, se el unu granda kontinentego iĝas pluraj pli malgrandaj.

Ekzemple la disvastiĝo de novaj specioj da surkontinente vivantaj bestoj pli facilas sur kontinentego: nur la disiĝo ĝis pluraj kontinentoj en Aŭstralio gvidis al la izoliĝo de la tiea bestaro disde la evoluo sur la aliaj kontinentoj.

Tiu senlima ebleco je disvastiĝo de bestaj specioj sur kontinentego tamen nur gravis ekde la kontinentego Pangeo kaj ĝiaj konsistigaj pli fruaj kontinentegoj, do ekde proksimume 444 milionoj da jaroj. Antaŭe la plantoj kaj bestoj ne disvastiĝis sur la kontinentoj, sed nur en la oceanoj kaj ĉe la marbordoj. Antaŭe daŭris 100 milionojn da jaroj, por tra evoluo de la plantoj altigi la procentaĵon de oksigeno en la atmosfero pere de la fotosintezo je 2 procentoj kaj krei stabilan, protektan ozon-tavolon.

La antaŭaj kontinentegoj do nur trairis geologian evoluon kaj ilia klimato ne havis influon al la evoluo de la vivaj organismoj sur la tero.