Kontraŭarmenismo

Kontraŭarmenismo (ankaŭ konata kiel kontraŭarmena sento) temas pri la malamikeco aŭ la antaŭjuĝoj kontraŭ la armenoj, ilia kulturo aŭ la Respublio Armenio, montrata ekde unuopaj rasismaj esprimoj ĝis manifestiĝoj kiel persekutado aranĝitaj de iu ŝtato. Diversaj organizoj informis ke la malfacilaĵoj de la armena malplimulto en Turkio estas la rezulto de la kontraŭarmena pozicio de la turka registaro[1] kaj de ekstremnaciismaj turkaj organizoj kiel la militisma organizo Grizaj Lupoj. Tiaj sentoj regas ankaŭ en Azerbajĝano pro la konfliktoj kiuj okazigis la militon en Montara Karabaĥo kaj ankaŭ pro politikaj aferoj.

Armenoj masakritaj en Adana.
Armin T. Wegner: Piedirado dum la Armena genocido

La moderna kontraŭarmenismo malhavas kulturan kaj rasan bazon. Ĝi estas multe pli bazita sur la geopolitiko kaj la historio, krom la strategiaj kaj diplomatiaj interesoj en kiuj estas enmiksitaj la modernaj ŝtatoj Turkio kaj Azerbajĝano. La kontraŭdiroj kaj emocioj kiuj ĉirkaŭas la aferon pri la Armena Genocido kaj Montara Karabaĥo estas du ekzemploj pri la intensa kontraŭarmenismo ekzistanta en ambaŭ landoj. Ĉi tiuj okazintaĵoj ne inplicas rektan malamon al la armenoj kiel nacio, sed tendencas montri la historiaj kaj politikajn streĉitaĵojn inter ĉi landoj. La kontraŭarmenismo estas kutime relatigita al la ekstrema pozicio de la agoj de Armenio kaj al la kredo je armena konspiro por la historia revizio, kaj la supozebla falsado de la historio kun politikaj celoj kaj la kredo ke Armenio nejuste prenas por si najbarajn teritoriojn.

Vidu ankaŭ redakti

Piednotoj redakti

  1. Armenian Arkivigite je 2020-07-13 per la retarkivo Wayback Machine Swiss website.