Kontraŭciklono (aŭ anticiklono) estas atmosfera maso, kirla movo de aero kun la alta premo en la centro, dekstrumen — sur la norda duonglobo, maldekstrumen — sur la suda pro la koriolisfortoj.

Komparo de la aeromovoj inter ciklono kaj anticiklono en la norda duonglobo.
Kontraŭciklono (H) sur meteologia mapo: ju pli la linioj de sampremo estas proksimaj, des pli la ventoj estas fortaj.

Distinga specialeco de la kontraŭciklonoj estas preciza direkto de vento. Vento estas direktita de la centro al la randoj de la kontraŭciklono, t.e. direkte al malaltiĝo de la aerpremo.

La kontraŭciklonoj atingas grandon de la diametro je kelkaj mil kilometroj.

Same kiel la ciklonoj, la kontraŭciklonoj translokiĝas direkte al komuna transporto de aero en la troposfero, t.e. de okcidento al oriento, kaj deflankiĝante al malaltaj latitudoj. La mezrapido de la translokiĝo de la kontraŭciklono konsistigas ĉirkaŭ 30 km/h sur la norda duonglobo kaj ĉirkaŭ 40 km/h sur la suda, sed ne malofte la kontraŭciklono porlonge akceptas preskaŭ senmovan staton.

Indicoj de la kontraŭciklono: stabila kaj modera vetero, kiu daŭras kelkajn tagojn. En la somera periodo la kontraŭciklono alportas varmegan, preskaŭ sennuban veteron. En la vintra periodo ĝi karakteriziĝas per frosta vetero kaj nebuloj.

Kontraŭciklonoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti