Kontraŭforta akvobaraĵo

Kontraŭforta akvobaraĵo estas akvobaraĵo kun solida, fermitega supra flanko kiu estas subtenata je interspaco el la malsupra flanko pere de serio de kontraŭfortoj aŭ subteniloj.[1] La muro de la kontraŭforta akvobaraĵo povas esti rekta aŭ kurva. Plej kontraŭfortaj akvobaraĵoj estas farita el plifortigita cemento kaj estas pezaj, premante la digon kontraŭ la grundo. Akvo premas kontraŭ la kontraŭforta akvobaraĵo, sed la kontraŭfortoj estas neflekseblaj kaj evitas ke la akvobaraĵo falu.[2]

Kontraŭfortoj kaj arko de la kontraŭforta akvobaraĵo Roselend en Francio.

Kontraŭfortaj gravitaj akvobaraĵoj estas origine konstruitaj por reteni akvon por irigacio aŭ minado en areoj de malabundaj aŭ multekostaj rimedoj sed malmultekosta laborforto. Kontraŭforta akvobaraĵo estas bona elekto en larĝaj valoj kie solida rokaro raras.[3]

Ĉar desegnoj iĝis pli prilaboritaj, la utiloj kaj malforteco de la kontraŭfortaj akvobaraĵoj iĝis pli evidentaj. La romianoj estis la unuaj kiuj uzis kontraŭfortojn por pliigi la stabilecon de muroj de kontraŭfortaj akvobaraĵoj.[4] Kontraŭfortaj akvobaraĵoj de konstruado de cementaj blokoj iĝis popularaj en Usono en la komenco de la 20a jarcento pro la patentita procezo de norveg-usona civila inĝeniero Nils F. Ambursen.[5][6][7]

Ekzemploj redakti

Notoj redakti

  1. Glossary. Alirita 2007-02-05.
  2. Buttress dam forces. Alirita 2007-02-05.
  3. Introduction to Buttress Dams. Alirita 2007-02-05.
  4. Key Developments in the History of Buttress Dams. Arkivita el la originalo je 2008-06-03. Alirita 2010-09-04.
  5. http://www.loc.gov/pictures/collection/hh/item/pa3237/
  6. National Register of Historic Places Registration Form [1] Alirita la 7an de Oktobro 2016.
  7. Edward Wegmann, Masonry dams; a historical, theoretical and practical review and discussion, p.33, American Society of Engineering Contractors, Paper No. 34, New York, 1912

Eksteraj ligiloj redakti