Kontraŭjuda masakro de 1391

La Kontraŭjuda masakro de 1391 estis okazaĵo de kontraŭjudismo kaj perforto kontraŭ judoj — historiografie nomita per la centreŭropa termino "pogromo"[1] kaj hebree גזירות קנ"א, Gzirot kana,[2][3] «pogromo» aŭ «perfortaj konvertoj de 5151» (jaro koresponda en la hebrea kalendaro) — kiu startis la 6an de junio tiun jaorn en la urbo Sevilo. Okazis marodado, incendioj, amasmurdoj kaj perfortaj konvertoj de judoj al kristanismo en la ĉefaj judejoj de la urboj de preskaŭ ĉiuj kristanaj regnoj de tiama Hispanio: nome Kastilio, Aragono kaj regno Navaro. La plej gravaj ribeloj okazis unue en Sevilo kaj poste en Kordovo, Toledo kaj aliaj kastiliaj urboj.[4]

Krom la malfacilaĵoj en la ĉiutaga vivo pro la ĝenerala krizo de la 14-a jarcento, pri kiuj foje oni kulpigis la judojn, kies elito vere ĝuis altan vivnivelon, la ĉefa tuja kaŭzo de la ribelo en Sevilo estis la predikado kontraŭjudaj kiu ekde jam antaŭ 15 jaroj (1376) faris la ĉefdiakono de Écija, nome Ferrán Martínez, incitante la sevilanojn kontraŭ judoj.[5] La tumultantojn oni nomis matadores de judíos (judmortigantoj).[6] Krom religiaj tialoj, estis percepto de senkulpeco de la atakantoj kaj detruantoj de sinagogoj, pro la politika situacio (senpoveco dum la minoritato de Henriko la 3-a).[4]

La amasmurdoj de judoj etendiĝis al aliaj urboj, unue laŭ la valo de la rivero Guadalquivir (Korrdovo, Andújar, Montoro, Jaén, Úbeda, Baeza, ktp.) kaj poste en la Suda Altebenaĵo (Villa-Real - nuna Ciudad Real-, Cuenca, Huete, Escalona, Madrido, Toledo -18a de junio-, ktp.) kaj en aliaj kastiliaj zonoj (Burgos, Logroño -12a de aŭgusto-, ktp.) kaj de la Regno Aragono (Valencio -9a de julio-, Orihuela, Játiva, Barcelona -5a de aŭgusto-, Lérida -13a de aŭgusto-, Majorko, ktp.) lokoj en kiuj same okazis predikoj kontraŭjudaj: elstare tiuj de Vincento Ferrer[7].

Meze de la 14-a jarcento, la nombro de familioj de la judejo de Sevilo estis de ĉirkaŭ du cent (la dua plej granda judejo de Kastilio, malantaŭ Toledo); multaj el ili dediĉis sin al industrio kaj komerco. La monpruntado altintereza kaj sekva riĉeco rezultis en envio kaj malsato de la ceteraj lokanoj. Tial judoj ofte suferis atakojn kaj fitraktadon.

Unua tumulto eksplodis la 15an de marto 1391, dum kiu kelkaj judoj estis murditaj; sed la nobeloj protektis ilin kaj subpremadis la ribelon. Post tri monatoj, nome la 6a de junio, koleraj lokanoj amasatakis la judejojn, rabe kaj bruligante domojn. Oni diris, ke pli ol 4 000 judoj estis murditaj, sed plej verŝajne la plej granda parto estis devigita akcepti bapton por savi siajn vivojun.[5] Laŭ letero de Hasdai Kreskas, virinoj kaj infanoj estis venditaj kiel sklavoj al islamanoj.[8]

Aliaj gravaj progromoj okazis samjare en Kordovo, Toledo kaj Barcelono. En kelkaj lokoj la aŭtoritatoj jure persekutis masakrintojn, sed kompensoj estis postulitaj de la reĝo (kiel "posedanto" de la judoj) anstataŭ de la judoj mem.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Uso bibliográfico
  2. Alisa Ginio Meyuhas, Judíos, marranos y cristianos nuevos en Sefarad hebree
  3. Gzerot kana - Punto de inflexión en la historia de los Judíos de España hebree
  4. 4,0 4,1 Rafael Ramírez de Arellano, [www.cervantesvirtual.com/descargaPdf/matanza-de-judos-en-crdoba-1391-0/ Matanza de judíos en Córdoba. 1391,] en Boletín de la Real Academia de la Historia, pp. 294-311. Artículo fechado en Córdoba, marzo de 1901. Cervantesvirtual.com
  5. 5,0 5,1 SEVILLE: Riot of 1391.
  6. Yolanda Moreno Koch kaj Ricardo Izquierdo Benito, Del pasado judío en los reinos medievales hispánicos: afinidad y distanciamiento, Universidad de Castilla La Mancha, 2005, ISBN 8484273881, p. 20.
  7. Fratricidio y contrición: Breve historia del antisemitismo Cristiano, pp. 45 kaj 46
  8. Zuñiga, l.c. i. 238; "Shebeṭ Yehudah," eld. Wiener, p. 38, kaj pp. 128 et seq. [letero de Ḥasdai Crescas]