Kontraŭkapitalismo

politika ideologio kontraŭ kapitalismo

Kontraŭkapitalismo estas movado, kiu kontraŭstaras kapitalismon. La aspektoj varias laŭ la konceptoj kaj povas rilati al profito, la graveco de mono, spekulado, ekonomia konkurenco, la efikoj konsiderataj malbonaj al la socio kiel senmoraleco, neegaleco, misefiko al la medio, ktp.

Kontraŭkapitalismo
politika ideologio • aktiveco • politika movado
politika pozicio
vdr
Kontraŭkapitalisma frapfrazo[1] sur konstruaĵo de Prenzlauer Berg en Berlino, Germanujo

Kontraŭkapitalismo konsistas do el diversaj kurentoj, ĉefe komunismaj, socialismaj, marksismaj, ekologiaj, liberecaj, anarkiismaj, ktp.

Ekde historia vidpunkto oni povas konsideri ke Kontraŭkapitalismo ekas kiam oni faras la unuan seriozan analizon de la funkciado de kapitalo en la kapitalismo aŭ kapitalisma socio, tio estas pri kiel decidoj pri la ekonomia mondo (kaj ankaŭ politika) estas faritaj de la posedantoj, pli precize de la posedantoj de la produktiloj (produktoj resursoj, tio estas bienoj, fabrikoj, vendejoj ktp). Tiu analizo estas ĝenerale konsiderata en la verko La Kapitalo de Karl Marx. Diversaj tendencoj foje malsamopinias pri kio estas aŭ ne estas konsiderinda posedaĵo, ĉu nur produktiloj aŭ ĉio, aŭ pri kio estas produktilo aŭ ne, ĉu nur gravaj resursoj por la landa ekonomio (fabrikoj kaj bienoj) aŭ ankaŭ bankoj, loĝejoj, ktp.

Same oni konsideras ĝenerale ke la movado por nuligi aŭ plimalgrandigi la decidpovon de kapitalistoj estus la laborista movado en siaj diversaj tendencoj supre menciataj, kiuj agadis dum la fino de la 19-a jarcento kaj tia movado kaj la politikaj partioj kaj reĝimoj kiu movadis tiudirekte dum la tuta 20-a jarcento.

Fine de la 20-a jarcento kaj komenco de la 21-a jarcento ekaperis nova koncepto de la termino "Kontraŭkapitalismo" nome movado kiu agadas ĝenerale kontraŭ la kapitalisma hegemonio, sed ne enkadriĝas en iu ajn de la jam deĉiame konataj tendencoj. Tiu koncepto tuj ekmodiĝis en socipolitikaj movadoj ĉefe de junuloj, kiaj domokupantoj, radikalaj ekologiistoj, ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

Referencoj redakti

  1. « Kapitalismus normiert, zerstört, tötet » (kapitalismo normigas, detruas, mortigas)