Kontraŭpanika riglilo

Kontraŭpanika riglilo (ankaŭ konata kiel kraŝoriglilo, elireja klinko, paniklevilo, aŭ puŝoriglilo) estas tipo de riglilo, nome aparato por malŝlosado de pordo dum krizokazo. La mekanismo konsistas el risortŝarĝita metala levilo, horizontale alfiksita ĉe la interno de elsternanta pordo. Kiam oni aŭ puŝas aŭ deprimas la levilon, ĝi aktivigas mekanismon, kiu malklinkas la pordon, permesante al loĝantoj rapide foriri de la konstruaĵo.

Kontraŭpanika riglilo