Kontraŭpapo

pretendanto al papeco

Kontraŭpapo, antipapopseŭdopapo estas iu kiu pretendis sin papo, dum daŭre vivas elektita (kaj ne retirita) papo. La starigado de antipapo ne ĉiam signifas herezan movadon en eklezio, ofte la starigado de kontraŭpapoj okazis, kiam la kardinalaro fendiĝis aŭ la imperiestro aŭ noblaj familioj intervenis dum la papa baloto. Pro malsamaj kalkuloj kaj vidpunktoj, kaj pro kaosaj papobalotoj la vera nombro de kontraŭpapoj ne estas facile difinebla, ekzemple, pri la elekto de Benedikto la 10-a oni ankoraŭ disputas. Estis eble inter 25 kaj 40 kontraŭpapoj.

Pri kelkaj papoj estas malfacile scieble ĉu ili estis starigitaj laŭleĝe aŭ kontraŭleĝe. La kialoj por tio estas, inter aliaj, mankantaj fontoj kaj la ne rekonstrueblaj cirkonstancoj dum la baloto aŭ nomumo. Tre ofte, antipapo estas papo kies titolo estis "nuligita" de sekva papo, kaj foje poste la titolo estis reagnoskita. Pro tio, la katolika eklezio jam reviziis multajn fojon la oficialajn listojn de papoj.

Unuan kontraŭpapon oni konsideras sankta Hipolito (217 ĝis 235) kaj la lastan Felikso la 5-a (1439 ĝis 1449). Post la Reformacio, katolika eklezio ne plu deklaris kontraŭpapojn. Post tiam, "kontraŭpapo" estas vorto uzata nur de kelkaj grupoj, kiuj ne akceptas la regantan papon aŭ por indiki homojn nomumitajn papoj de kelkaj anoj aŭ de si mem. Tiel, ankaŭ Johano Paŭlo la 2-a estis dum sia ofico malakceptita de grupoj, kies estroj postulis, ke ili estu laŭleĝaj papoj, kiel ekzemple Clemente Domiíngues y Gómez (kiel Gregoro la 17-a; mortis la 22-an de marto 2005), David Allen Bawden (kiel Mikaelo la 1-a) aŭ Lucian Pulvermacher (kiel Pio la 13-a). Tamen tiuj malsimilas je la historiaj kontraŭpapoj, ĉar ili ne ricevis subtenon de partoeklezia hierarĥio, sed nur de kelkaj miloj da anoj kun nur loka disvolviĝo.

Listo de kontraŭpapoj redakti

Vidu ankaŭ redakti