Kontrafagoto

muzika instrumento

La kontrafagoto - itale contrafagotto - estas ligna blovinstrumento parenca al fagoto. Samkiel fagoto, la muzikilo karakteriziĝas per duopa anĉo kaj klapoj, kaj produktas tre malakutajn sonojn.

KONTRAFAGOTO
Kontrafagoto
Kontrafagoto
Klasifiko Ligna blovinstrumento
Ton-amplekso Tiel verkata:
Parencaj instrumentoj *Fagoto
vdr

La nomo venas de la kontra-oktavo, kies profundajn sonojn la instrumento povas produkti. Principe temas pri duoble plilongigita fagoto (anglalingve ekzistas la nomo double bassoon, do "duobla fagoto"). La sono estas ekzakte unu oktavon pli malalta ol ĉe fagoto. En orkestro iuj fagotistoj havas kontrafagoton apud si kaj fojfoje ludas ĝin, dum tiu tempo flankenmetante la "normalan fagoton.

Konstruo kaj funkcio redakti

La sistemo de sonokreado kaj la principa konstruo de kontrafagoto identas al tiu de fagoto, kaj ankaŭ la manaj manovroj por fermi kaj malfermi truojn kaj klapojn samas, nur ke la sono produktata estas unu oktavon pli malalta ol ĉe fagoto. La tubo estas kurbigita tri- ĝis kvarfoje kaj la ondanta aera kolono ene de la muzikilo longas 5,93 metrojn. Kontraŭe al sia "eta frato", la fagoto, de kontrafagoto nur eblas depreni la supran s-arkon kaj la buŝpecon kun la duopa anĉo, sed ne eblas disigi la korpon en plurajn partojn, ĉar la mekaniko de la klavoj kaj klapoj pro la impresa grandeco de la instrumento kovras la tutan muzikilan korpon.

Eksteraj ligiloj redakti