Kiel kontratenoro (el la Latina: contratenor; ankaŭ: aldo) oni nomas kantiston, kiu kantas en alda aŭ eĉ soprana-registro helpe de kapvoĉa resp. falsetotekniko plifortigata per brustresonanco.

Ekzistas provoj diferencigi inter kontratenoro kaj kontralto (ekz. laŭ la uzataj partoj de brusta kaj kapa resonancoj), sed la kantistoj havas tian altan individuecon, ke tia diferencigo ŝajnas dubinda. La nomo "kontralto" pli rilatas al la registro, la esprimo „kontratenoro“ al la uzata tekniko.

En la Angla kantotradicio kontratenoroj estas pli oftaj ol en kontinenta Eŭropo. Do estis Brito, nome Alfred Deller, kiu mondvaste rekonatigis tiun kantoteknikon ekde la 1940-aj jaroj. Per la ensembla kantado de la King's Singers inkluziva du kontratenorojn tiaj voĉoj ĝenerale iĝis popularaj.

Kontratenoroj estas enmetataj en la malnova muziko speciale en la kadro de la historiema koncertado kiel interpretoj de ĉirilataj partioj – ankaŭ de tiuj, kiujn iam postulis kastritojn.

Post kiam en la 19-a jarcento tiu voĉfako tute ne plu ekzistis (anstataŭe nur la eventuala falseto kiel komika efiko), kontratenoroj nun en la nuntempa klasika muziko rolas en la opero refoje en la ensemblo aŭ kiel solistoj. Ekzemploj el la 20-a jarcento estas A Midsummer Night's Dream (Oberon) de Benjamin Britten kaj Lear (Edgar) de Aribert Reimann.

Variaĵo de la kontratenoro estas la Haute-Contre postulata en Franca barokmuziko, kiu tamen estus nur specialspeco de ege alta Tenor.