Konusforma brasiko

Konusforma brasiko nomiĝas grupo de kulturvarioj de blanka brasiko (Brassica oleracea var. capitata f. alba). Ĉar ĝi ofte estas rikoltebla jam dum somero ĝi povas esti konsiderata la somera formo de tiu legoma brasiko kun fajna, flavece ĝis bluece verdaj grandaj folioj kaj konusa kaj maldensa formo de la kapo. Ĝia gusto estas pli fajna ol tiu de la ordinara, aŭtuna blanka brasiko. Kiam antaŭ jaroj la plej fruaj brasikaj kultivaroj jam povis esti rikoltataj en printempo aŭ frua somero ĝi nomiĝis „somerbrasiko“. Ĉar ĝi tre ofte estis kultivata en la fekunda ebeno „Filder“ apud Stutgarto en suda Germanujo la brasiko ankaŭ estas nomata „Filder-brasiko“ (ekzemple en la hispana: „col de Filder“ aŭ „ berza de Filder“. La kompleta latina nomo de konusforma brasiko esta Brassica oleracea var. capitata for. alba subv. conica.

konusforma brasiko
konusforma brasiko sur la kampo

Konusforma brasiko en la kuirejo redakti

Konusforma brasiko povas esti uzata en la kuirejo kiel savoja brasiko kaj blanka brasiko. Pro la delikata strukturo de ĝiaj folioj ĝi estu pli mallonge kuirebla. Ĝi tre taŭgas por fari salaton kaj krudaĵon.

Viu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti