Konusmonto

Konusmonto estas monto kun karakterizita konusa formo. Konusmontoj ofte staras solaj aŭ estas nur ĉe la montpiedo ligita al alia monto. Ili estas ofte de vulkana deveno.

monto Milešovka en la bohemia mezmontaro

Konusmontoj povas havi diversajn formojn kaj ne nepre estas divige geometria konuso. Ili povas ankaŭ havi formon de turo aŭ faldon ĉe ilia flanko. Idealkaze ili havas rondan bazon kun egalaj, ĝis pli ol 30° krutaj deklivoj. Tipaj konusmontoj troviĝas en ĉiuj regionoj de la mondo, kie vulkanoj formis la regiojn, ekzemple en Bohemia mezmontaro, en la mezmontaro Rhön aŭ ka franca Centra Masivo. [1]

Estiĝospecoj redakti

Vulkankonuso redakti

 
Fuĵi-monto, Japanio

Ĉiuj stratovulkanoj ankaŭ ŝildvulkanoj havas la tendencon, formi je la surfaco konusojn . La stratovulkanoj povas krei pli krutajn flankojn ol la ŝildvulkanoj, kiuj povas formi nur pli malaltajn konusojn. Tio, ĉar ĉe stratovulkanoj precipe respondecas la firman erupcian materialon, dum ĉe la ŝildvulkanoj pli fluidan materialon respondecas pri la formado de la monto.

Dum la tempo post pluraj erupcioj estiĝas ŝutvulkano per la erupcia materialo. La konsekveno estas, ke la erupcia material deponiĝas ĉirkaŭ la kratero. Deponiĝas proksime de la vulkana pli dikan tavolon ol malproksime, tial la vulkano kreskas proksime de la kratero pli rapide. La klineco de la deklivo dependas de la angulo de la interna frotado kaj de la rapideco de la veterdisfalo. La angulo de la interna frotado dependas ankaŭ de la konsisto de la lafo.

Multaj vulkanoj kreas flankajn kraterojn. Je la flanko kreiĝas apertaĵojn, kiuj elĵetas materialon. Tial tiaj montoj ne plu havas idealan konusan formon. Nur ĉe stabilaj centralkrateroj kreiĝas preskaŭ konusforma monto. Multaj vulkanoj nur aspektas kiel geometria konuso el unu rigarddirekto, dum el la aliaj flankoj ĝi estas nerekulforma.

Karsta konuso redakti

 
ĉokolado-montetoj, Filipinoj

Ankaŭ en tropika karsto povas estiĝi konusmontoj.. Tipa ekzemplo de nevulkanaj konusmontoj estas la ĉokolado-montetoj en Bohol en Filipinoj.

Erozio kiel kaŭzo redakti

En preskaŭ ĉiuj montaraj regionoj povas formiĝi konusformaj montoj pere de Erozio. Tiuj montoj ne estas sole starantaj. Kulpas ofte rivera meandro, kiu entranĉiĝis profunde en altplataĵo. Tiu proceso kaŭzas ĉirkaŭfluatajn montojn.

Artefaritaj formoj redakti

 
iama akraj konusaj ŝutmontoj de la entrepreno Wismut en Turingio

Ankaŭ alterfarita alŝutantaj montoj aŭ montetoj havas la tendencon krei konusojn. Tiaj ŝutmontoj staras solaj, do ili plenumas la ĉefan kondiĉon por esti nomataj konusmontoj.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Carl Friedrich Naumann (eld.), Bernhard Cotta (prilab.): Erläuterungen zu Section VII der geognostischen Charte des Königreiches Sachsen und der angränzenden Länderabtheilungen oder: Geognostische Skizze der gegenden zwischen Schandau, Zittau, Kratzau, Gabel, Böhmisch-Leipe, Wernstadtel und Tetschen. Dresden und Leipzig (Arnoldische Buchhandlung) 1840

Referencoj redakti

  1. Hartmut Leser (Hrsg.): Diercke Wörterbuch Allgemeine Geographie. München (dtv) 2005, S. 421 ISBN 3-423-03422-X.