Konvencio pri Biologiaj Armiloj

La Konvencio pri la Malpermeso de la Evoluado, Produktado kaj Provizo de Bakteriologiaj (Biologiaj) kaj Toksaj Armiloj kaj pri ilia Detruo (kutime konata kiel la Konvencio pri Biologiaj Armiloj, mallongigo: KBA (aŭ BWC laŭ angla siglo) aŭ Konvencio pri Biologiaj kaj Toksaj Armiloj, mallongigo:BTWC) estis la unua plurpartia senarmiĝa traktato malpermesanta la produktadon de tuta kategorio de armiloj. Ĝi estis la rezulto de longedaŭraj penoj de la internacia komunumo establi novan instrumenton kiu suplementus la Ĝenevan Protokolon de 1925.

Partopreno en la Konvencio pri Biologiaj Armiloj

██ Subskribis kaj ratifis

██ Konsentis aŭ alvenis

██ Neagnoskita stato, aganta pere de traktato

██ Nur subskribis

██ Ne-subskribinto

La KBA estis malfermita por subskribo la 10-an de aprilo 1972 kaj ekfunkciis de la 26-a de marto 1975 kiam dudek du registaroj deponis siajn instrumentojn de ratifado. Nuntempe estas 185 ŝtatoj kiuj engaĝiĝas pri la malpermeso de la evoluigado, produktado kaj provizado de biologia kaj toksaj armiloj. Tamen, la manko de ajna formala konfirmo de la reĝimo por monitori ĝian observadon limigis la efikecon de la Konvencio.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti