Konvencio pri la Metro

La metra konvenciokonvencio pri la metro estas diplomatia traktato subskribita de kvindek unu regnoj ekde la 20-a de majo 1875. Ĝi transdonis al la Konferenco Ĝenerala pri Pezoj kaj Mezuroj (internacia mallongigo el la franca: CGPM), al la Komitato Internacia pri Pezoj kaj Mezuroj (idem, CIPM) kaj al la Buroo Internacia pri Pezoj kaj Mezuroj (idem, BIPM) la aŭtoritaton agi tutmonde pri la metra sistemo (SI), precipe koncerne la mezuraj etalonoj, garantii la traceeblecon de la diversaj mezurunuoj kaj pruvi la egalecon de la etalonoj de diversaj regnoj.

Landoj kiuj subskribis kaj aliĝis al la konvencio (markitaj ruĝe aŭ roze)

La konvencio estis subskribita de dek sep regnoj en 1875. Kreante la BIPM kaj establante ĝian funkciadan reĝimon la konvencio starigis daŭran strukturon, kiu permesas al la regnoj-anoj komune agi pri ĉiuj demandoj, kiuj koncernas la mezurajn unuojn.

La konvencio estis iomete modifita en 1921. Ĝi nun ampleksas 51 regnojn-anojn, inter ili la precipajn industriajn landojn, inkluzive de Usono, kiu tamen praktike uzas precipe ne-metrajn mezur-unuojn.

Eksteraj ligiloj redakti