Konverto de mezurunuoj per aldonaj frakcioj

Multaj parametroj kaj mezuroj en fiziko kaj inĝenierarto estas esprimitaj kiel cifereca kvanto kaj respondanta dimensia mezurunuo; ekzemple: 1000 kg/m³, 100 kPa, 50 mejloj por horo. Konverto de unu dimensia mezurunuo al alia estas ofte malsimpla, kaj scipovo fari tiajn konvertiĝojn estas grava. La aldono-frakcia tekniko, ankaŭ sciata kiel la mezurunuo-faktora teknikodimensia analitiko, estas larĝe uzata maniero por plenumo de tiaj konvertoj. Ĝi estas ankaŭ uzata por kontrolo ĉu du flankoj de matematika ekvacio engaĝanta dimensiojn havas la samajn dimensiajn mezurunuojn.

La tekniko redakti

La faktoro-marka tekniko estas la sinsekva apliko de konvertaj faktoroj esprimitaj kiel frakcioj kaj aranĝitaj tiel ke dimensiaj mezurunuoj aperas kaj en la numeratoro kaj en la denominatoro de ĉiu el la aldonitaj frakcioj. Tiel, la superfluaj dimensioj povus esti forigitaj ĝis kiam nur la dezirataj restus.

Ekzemple, 10 mejloj por horo povas esti konvertita al metroj por sekundo per uzado de la vico de konvertigaj faktoraj frakcioj montritaj jene:

10 mejlo  1609 metro     1  horo           metro
-- ---- × ---- ----- × ---- ------- = 4.47 -------
1  horo     1  mejlo   3600 sekundo        sekundo

Oni povas vidi, ke ĉiu konverta faktoro estas ekvivalenta al la valoro de unu. Ekzemple, komencante per 1 mejlo = 1609 metroj kaj dividante ambaŭ flankojn de la ekvacio per 1 mejlo kondukas al 1 mejlo / 1 mejlo = 1609 metroj / 1 mejlo, kiu kiam simpligita liveras 1 = 1609 metroj / 1 mejlo.

Do, kiam la unuoj mejlo kaj horo estas nuligitaj kaj la kalkuloa, 10 mejloj hore konvertiĝas al 4.47 metroj sekunde.

Vidu ankaŭ redakti