Kopta Katolika Eklezio

unu el la Orientaj katolikaj eklezioj

La Kopta katolika eklezio estas unu el la Orientaj katolikaj eklezioj. Origine, la vorto kopto (greke: αιγυπτος "Aigyptos" egipto) signifis loĝanton de Egiptio, sed nun tempe ĝi signifas specife egiptan kristanon. La termino katolika (greke: καθολικός "katholikos") signifas "universalan" aŭ "ĝeneralan", kaj estas ekvivalenta al καθόλου ("katholou"), kuntiriĝo de la frazo κατὰ ὅλου ("kata holou"), "laŭ la tutaĵo".

Kopta Katolika Eklezio
Klasifiko Kristanismo
Orientiĝo Katolika
Teologio Kalcedona eklezio
Estro Antonio Nagib (2006-), Patriarko de Aleksandrio, sidejo en Kairo, Egiptio
Geografiaj lokoj Egiptio Egiptio, Sudano Sudano kaj diasporo en la kvin kontinentoj
Fondinto Sankta Marko laŭ tradicio
Origino 1741
Aleksandrio
Nombro de membroj 253 000 (2005), el ili 163 849 en Egiptio (2008)[1][2]
vdr

La estro de la Kopta katolika eklezio nomiĝas Kopta katolika patriarko de Aleksandrio. Ekde la 30-a de marto 2006, tiu posteno estas plenumita de la patriarko Antonio Nagib, kies oficejo estas en Kairo.

La titolo de "patriarko de Aleksandrio" estas ankaŭ uzata de estroj de tri aliaj eklezioj.

Historio redakti

La eklezio de Aleksandrio ekzistas de apostolaj pratempoj. Ĝi disapartiĝis en du branĉojn post la koncilio de Kalcedono de 451, la plimulto aliĝis al la ne-kalcedonaj eklezioj (ekz. la Kopta ortodoksa eklezio), kaj la malplimulto al la kalcedonaj eklezioj (ekz. la Grek-ortodoksa eklezio de Aleksandrio), kiuj sekvis la doktrinon de la iama koncilio.

Kontaktoj kaj misiaj agadoj de la eklezio de Romo redakti

La kontaktoj de la Romkatolika eklezio kun la Kopta eklezio debutis ekde la 13-a jarcento[3].

Formala unio estis establita, per la subskribo de la dokumento Cantate Domino, de kopta delegacio dum la koncilio de Florenco, la 4-an de februaro 1442. Tiu akto estis sen rezulto, ĉar ĝi ne estis akceptita en Egiptio.

Elekto de la kopta katolika patriarkato redakti

Post diversaj epizodoj, la papo (de Romo), Leono la 13-a, kreis en 1895 la patriarkaton de Aleksandrio por la katolikaj koptoj.

Organizaĵo redakti

La Eklezio estas dividita laŭ sep diocezoj, nomitaj eparkioj. La jena listo respondas al la ordo de la pontifika jarlibro publikita en 2008:

Koptaj servoj pri formado kaj sano redakti

Por la surloka formado de sia klerikaro, la Eklezio posedas la koptan katolikan seminarion Sankta Leono la Granda, en Maadi apud Kairo, kaj la orientan franciskanan seminarion Sankta Cirilo de Gizo. Estas ankaŭ tri virinaj religiaj kongregacioj. La Eklezio zorgas pri hospitalo en Asjut, kelkaj medicinaj dispensarioj kaj diversaj orfejoj.

Rilatoj kun aliaj eklezioj redakti

La Kopta katolika eklezio estas membro de la Mezorienta konsilio de eklezioj[4], kiu estas regiona branĉo de la Monda konsilio de eklezioj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. [1] (angle)
  2. CNEWA – La Kopta Katolika Eklezio (angle)
  3. Petit dictionnaire de l'Orient chrétien (§ Église copte catholique), Malgranda vortaro pri la orienta kristanaro, Brepols, Turnhout, 1991, p. 171 (france)
  4. [https://web.archive.org/web/20151019100519/http://metroplit-bishoy.org/files/ecumenieng/MECC.doc Arkivigite je 2015-10-19 per la retarkivo Wayback Machine Mezorienta Konsilio de Eklezioj (p. 9, # 3 La katolika familio: Youhanna Kolta prezidanto de la Kopta Katolika Eklezio en Egiptio, 2004] (angle)