Koraciedoj estas familio de birdoj. Ĝi konsistas el du genroj de similaj brilkoloraj kaj fortaj birdoj kiuj manĝas ĉefe insektojn. En Eŭropo troviĝas nur unu specio, la Koracio aŭ Eŭropa koracio, Coracius garrulus, sed la vorto Koracioj taŭgus ankaŭ kaj por ĉiuj specioj de la familio kaj por ĉiuj specioj de la genro Coracias.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Koraciedoj
Lilbrusta koracio
Biologia klasado
Regno: Animaloj
Filumo: Ĥorduloj
Klaso: Birdoj
Ordo: Koracioformaj
Familio: Koraciedoj
Genroj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La du genroj de la familio estas Koracioj kaj Eŭristomoj kaj la dekdu specioj estas jenaj:

- Genro Koracioj

- Genro Eŭristomoj

Ili aspektas kiel korvoj laŭ grando kaj konstruo, sed estas pli parencaj al alcionoj kaj abelmanĝuloj. Ili kunhavas la saman kolorplenan aspekton de tiuj grupoj, kie hegemonias blua kaj bruna, anstataŭ nigra kiel ĉe korvoj. La du internaj antaŭenaj fingroj estas konektitaj, sed ne la ekstera.

Ili estas insektovoruloj, kutime predantaj siajn predojn en aero dumfluge. Ili ofte ripozas elstare dumĉasado, kiel gigantaj lanioj. Tiuj birdoj estas tre akrobataj dumfluge.

Tiuj estas birdoj de varmaj klimatoj. Ili nestumas en nekovrita arbotruo, kie la ino demetas 2-4 ovojn.

Bildgalerio redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti