Korado Korlević

kroata astronomo

Korado Korlević (naskiĝis la 19-an de septembro 1958 en Poreč) estas kroata astronomo, abunda malkovrinto de asteroidoj : Laŭ Minor Planet Center, li malkovris aŭ kunmalkovris 1282 asteroidojn[1] inter 1996 kaj 2001, kaj du kometojn.

Korado Korlević
Korado Korlević en 2000
Korado Korlević en 2000
Korado Korlević en 2000
Persona informo
NomoKorado Korlević
Dato de naskiĝo19-a de septembro 1958
NaskiĝlokoPoreč
Aĝo65
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoKroatio
Lingvoj
Parolata lingvokroata lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Kariero redakti

Korlević komencis interesiĝi pri astronomio dum sia lernotempo en la Universitato de Pula, kie li aniĝis al la lokala grupo de amatoraj astronomoj. Dum la sekvaj jaroj li lernis konstrui teleskopojn kaj instruis astronomion por komencantoj al la Asocio de Amatoraj Astronomoj de Višnjan . En 1981 li diplomiĝis pri pedagogio en la Universitato de Rijeko .

En la fino de la 1980-aj jaroj, post esti instruisto en duagrada lernejoj, li estis unu el la fondintoj de la Jugoslava Lernejo pri Astronomio, pli malfrue konata sub la nomo Lernejo pri Astronomio de Višnjan, en kiu li serioze studis la meteorojn kaj la asteroidojn ; li havis centran lokon en la Internacia Meteorologia Organizo.

Korlević partoprenis al la unua internacia ekspedicio al la loko de la evento de Tungusko.[2] Sekve de tiu sukcesa ekspedicio, li iĝis aktiva por anstataŭi la teleskopon de la Observatorio de Višnjan, grave damaĝita dum la milito de julio 1991 al januaro 1992 : en 1995 la nova teleskopo ekfunkcis kaj permesis la malkovron de multnombraj asteroidoj kaj de 2 periodaj kometoj : 183P/Korlević-Jurić kaj 203P/Korlević .

La gupo de Višnjan konstruigis novan observatorion en la loko tiel nomata Tićan, ĉirkaŭ 4 km fore, por daŭrigi sian laboron pri la apud-teraj objektoj. En la situejo de Tićan ili ankaŭ konstruis la plej grandan "antenon de Schumann" el la mondo . Ili uzas ĝin por pruvi, ke la meteoroidoj enirantaj en la jonosferon havas signifan efikon sur la "resonanco de Schumann" ; tie estas la resonanco de elektromagnetaj ondoj inter la grundo kaj la jonosfero.

Aktivo en eduko redakti

Korado Korlević estis la redaktoro de la astronomia bulteno "Nebeske krijesnice" , kaj estas ofte citita kiel spertulo koncern'al la artikoloj pri la malgrandaj korpoj (kometoj, asteroidoj, meteoroidoj) kaj la alfrapoj. La instruo pri astronomio restas por li centra prioritato kaj li elspezas multan tempon por komuniki sian entuziasmon al la junaj generacioj.

Honoroj redakti

  • Premio "San Mauro" la vilaĝo de Poreč por merito en eduko
  • Premio "Edgar Wilson" 1999 por la malkovro de la kometo 183P/Korlevic-Jurić[3]
  • Premio Edgar-Wilson 2000 por la malkovro de la kometo 203P/Korlević
  • Premio "Ivan Filipović" 2002 de la Kroata Ministerio pri Eduko

La asteroido 10201 Korado estis nomita en lia honoro.[4]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti