Korea Esperanto-Asocio

landa organizo de Esperanto en Sud-Koreio, Landa Asocio de UEA

La plej granda organizaĵo de esperantistoj en Sud-Koreio estas la Korea Esperanto-Asocio (KEA), fondita en 1920 kaj aliĝis al UEA en 1976. Ĉiumonate ĝi eldonas sian oficialan organon La Lanterno Azia.

Korea Esperanto-Asocio
landa asocio de UEA
Komenco 1920 vd
Lando(j) Sud-Koreio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Korea Esperanto-Asocio

Adreso 464 Ho, 217, Toegye-ro, Jung-gu, Seoul, KR-04458, South Korea (Republic of Korea)
Telefono +82-2-717-6974, (f)+82-2-717-6975
Retejo https://www.esperanto.or.kr Arkivigite je 2022-04-16 per la retarkivo Wayback Machine
Prezidanto SO JIN-SOO (kromnomiĝas Piramido)
Membroj 250
Organo La Lanterno Azia (11 n-roj jare)
Junulara sekcio Korea Esperanto-Junularo

Strukturo redakti

Oficejoj redakti

Regionaj filioj de KEA

  • Filio de KEA en Gyeongsangbuk-do (경북지부慶北支部)
  • Filio de KEA en Gwangju kaj Jeollanam-do (광주전남지부光州全南支部)
  • Filio de KEA en Daegu (대구지부大邱支部)
  • Filio de KEA en Daejeon (대전충남지부大田忠南支部)
  • Filio de KEA en Busan (부산경남지부釜山慶南)
  • Filio de KEA en Seoul (서울지부首爾支部)
  • Filio de KEA en Incheon (인천지부仁川支部)
  • Filio de KEA en Jeollabuk-do (전북지부全北支部)
  • Filio de KEA en Gangwon-do (강원지부江原支部)

Regionaj filietoj de KEA

  • Filieto de KEA en Suwon (수원지회水原支會)
  • Filieto de KEA en Cheonan (천안지회天安支會)
  • Filieto de KEA en Anyang (안양지회安養支會)
  • Filieto de KEA en Iksan (익산지회益山支會)
  • Filieto de KEA en Jeju-do (제주지회濟州支會)
  • Filieto de KEA en Yangpyeong (양평지회楊平支會)

Junulara Sekcio redakti

La junulara sekcio de KEA estas Korea Esperanto-Junularo (KEJ).

Korea ILEI sekcio redakti

Ĝia prezidanto estas Sinjoro PARK Yongsung, "Nema". Ĝi havas 16 membrojn (2014).

Aktivado redakti

Ĉiujare okazas Korea Kongreso de Esperanto organizita de KEA, kaj ĉiujare Komuna Seminario (KS) okazas alterne en tri aziaj landoj (Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio). Por disvastigi la lingvon KEA ankaŭ organizas kurskunvenojn en somero kaj vintro. En printempo kaj aŭtuno filioj de KEA en Daegu kaj Kyeongsangbuk-do okazigas Namkang Esperanto-lernejon, kunlabore kun Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj kaj Esperanto-Populariga Asocio.

Universala Kongreso redakti

En 1994, la 79-a UK okazis en Seulo, kaj en 2017, ankaŭ la 102-a UK okazis en Seulo.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti