Korespondado estas interrilato kun alilandanoj per leteroj, poŝtkartoj, aŭ retmesaĝoj. Specialan altirforton havas la korespondemuloj en malproksimaj landoj. La motivoj kaj celoj estas la plej diversaj. Troviĝas multaj, kiujn interesas la fremdaj homoj kaj kutimoj; aliaj volas interŝanĝi diversajn aĵetojn, plej ofte poŝtmarkojn; denove aliaj ŝatus trovi amikon, kiu estas adepto de la sama idearo; troviĝas personoj, ĉe kiuj la motivoj eliras el amo; alia parto korespondadas pro profesiaj aŭ sciencaj kaŭzoj.

Kadre de programo "Adoptu Lernejon", ligante irakajn lernejojn kun usonaj lernejoj por komenci korespondan programon kaj peti helpon kun provizoj.

Internacia korespondado redakti

Leteramikoj kutime estas fremduloj, kies rilato baziĝas ĉefe, aŭ eĉ nur, sur sia interŝanĝo de leteroj. Foje, korespond-amikoj jam povas havi rilaton, kiu ne estas regule kondukata en persono.

Korespondanta rilato estas ofte uzata por praktiki legadon kaj skribadon en fremda lingvo, plibonigi legopovon, lerni pli pri aliaj landoj kaj vivstiloj kaj amikiĝi malgraŭ la fizika distanco. Dum la vastiĝo de la Interreto reduktis la nombron da tradiciaj korespondamikoj, korespond-amikoj nuntempe povas esti trovitaj sur la Interreto, en revuokolumnoj, gazetoj, kaj foje tra kluboj aŭ specialinteresgrupoj.

Prizonula redakti

Kvankam la tradicia poŝta korespond-amikarrilato malkreskis pro moderna teknologio fermanta la komunikadinterspacon de la mondo, prizonaj korespond-amikaj servoj kombinis teknologion kun tradicia leterskribo. Ĉi tiuj retejoj permesas al prizonuloj loki korespondantajn anoncojn interrete; tamen, malliberigitoj en Usono kaj en la plejparto de la mondo ne rajtas aliri la Interreton. Tial, la korespond-amikaj rilatoj kun malliberigitoj daŭre estas kondukitaj per poŝta poŝto. Aliaj korespondaj organizoj travivas akceptante la teknologion de la Interreto.

Korespondado en Esperanto redakti

 
Gvidlibro de Internacia Korespondado por Esperantistoj

Historie redakti

En la privata korespondado inter diversnacianoj, Esperanto ludis, kaj ludas gravan rolon. Ekde la komenco de Esperanto, multaj personoj lernis Esperanton nur por letere interrilati kun alilandanoj. La korespondado pere de Esperanto havas specialan valoron por la paca eduko de la junularo. La gravecon de la korespondado en Esperanto pruvas i. a. , la mencio en la Enciklopedio de Esperanto (1934) pri tio ke la japanaj Esperantistoj eldonis 310-paĝan libron pri la praktika gvido de la korespondo en Esperanto (de Ishiguro).

Nuntempe redakti

Hodiaŭ facilaj rimedoj por trovi korespondpetojn estas la reto, sed ankaŭ helpas la internaciaj renkontiĝoj. Retejoj bone konstruitaj diponebligas korespondpetojn el la tuta mondo. Ekzemple en majo 2008, la retejo Esperanto Koresponda Servo enhavis liston de 96 korespond-petantoj (Azio: 8; Afriko: 13; Orienta Eŭropo kaj Rusio: 29; Okcidenta Eŭropo: 26; Ameriko: 20) kaj la Koresponda servo de edukado.net enhavis 31 grupajn kaj 494 individuajn korespondpetojn el 56 landoj.

Vidu redakti

Libroj redakti

  • Gvidlibro de internacia korespondado por esperantistoj, JELK, Toyonaka, 1989. 167 paĝoj.
  • Gvido de korespondo en Esperanto, 1984. 84 paĝoj.
  • Internacia korespondo en Esperanto. M. Miyamoto, S. Siraisi. Tokio. 1982 (4a eld). 110 paĝoj.

Eksteraj ligiloj redakti

Per Esperanto redakti