Korinta ordo

unu el la klasikaj kolonaj ordoj
(Alidirektita el Korintia ordo)

La korinta ordo estas la lasta el la tri antikvaj grekaj arkitekturaj kolonaj ordoj. Ĝi diferenciĝas per precipe riĉa dekoracio kaj kornico ornamita de du vicoj da akantaj folioj al kiuj sekvas iaj helikfiguroj nome kaŭlikloj.

kapiteloj de la kvin klasikaj kolonaj ordoj (kaj aldone la "moderna ionika ordo") en superrigardo

Tia vegetala dekoracio estis jam uzita en Antikva Egiptio aŭ en Asirio, sed la grekoj modernigis kaj purigis la antaŭajn formojn, tiel kreante novan stilon. Kvankam la nomo de la ordo devenas de la greka urbo Korinto, tiu stilo estis iom pli uzita en Ateno.

korinta kolono en la kirko Sankta Maria de la Anĝeloj en Romo

Laŭ Francisko Azorín korinta ordo estas Tipa ordo de la greka k. romana arkitekturo, kies kolonaj kapiteloj estas tre ornamitaj per akantofolioj.[1] Li indikas etimologion el Korinto, propra nomo de greka urbo kaj de tie la latina corinthius.[2]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 117.
  2. Azorín, samloke.