Kormorana fiŝkaptado

Kormorana fiŝkaptado estas tradicia fiŝkaptada metodo laŭ kiu fiŝkaptistoj uzas trejnitajn kormoranojn por fiŝkaptadi en riveroj. Historie, kormorana fiŝkaptado okazis en Japanio kaj Ĉinio el ĉirkaŭ 960 p.K.[1] kaj registrita el aliaj lokoj tutmonde.

Ĉina fiŝkaptisto kun unu el siaj kormoranoj en la Lago Erhai ĉe Dali, Junano.

Por kontroli la birdojn, la fiŝkaptistoj ligas ŝnuron ĉe la bazo de la birda gorĝo. Tio evitas ke la birdo englutu la plej grandajn fiŝojn, kiuj restas en ties gorĝo, sed la birdoj povas engluti pli malgrandajn fiŝojn. Kiam kormorano kaptis fiŝon en sia gorĝo, la fiŝkaptisto alportas la birdon reen al la boato kaj prenas la fiŝon el la birda gorĝo, plej verŝajne profitante la refleksan movon de regurgitado. Kvankam la kormorana fiŝkaptado iam estis sukcese fruktodona industrio, ties tradicia uzado nune utilas ĉefe al la turisma industrio.

La tipoj de kormoranoj uzataj diferencas baze el la loko. En Gifu, Japanio, estas uzata la Japana kormorano (P. capillatus); Ĉinaj fiŝkaptistoj ofte uzas la ekzemplerojn de Granda kormorano (P. carbo).[2] Oni uzas ankaŭ anhingojn (genro Anhinga), kiuj esta tre proksimaj parencoj de la kormoranoj por tia fiŝkaptada tekniko foje.

Estas registroj el formoj de kormorana fiŝkaptado okazinta en Peruo ekde la 5-a jarcento, nome almenaŭ 100 jarojn pli frue ol la registrita kormorana fiŝkaptado de Japanio.

Referencoj redakti

  1. Jackson, CE (1997). “Fishing with cormorants”, Archives of Natural History 24 (2), p. 189–211. 
  2. Cormorant Fishing "UKAI" Arkivigite je 2014-01-19 per la retarkivo Wayback Machine. Majo 2001. Konsultita la 2008-JAN-30.