Kornelio Fabro (1911-1995) estis itala pastro de la Katolika Eklezio; sed precipe, kaj pro tio lin interesas enciklopedio, filozofo de specifa pensofluo kiu lin distingiĝis en la koncerto de la okcidenta filozofio. Eble oni lin difinas “filozofo katolika”, sed li preferas, kvankam epiteto tro fremda rilate al la temo ‘filozofio’, “katoliko filozofo”. Li longatempe instruis en universitatoj kaj multege verkis ĉiam alestiĝante la pensadon de Sankta Tomaso de Akvino, kaj montrante kiel tomismo respondas al demandoj de multaj hodiaŭaj filozofoj, inter kiuj li atentigis ankaŭ pri Søren Kierkegaard.

Kornelio Fabro
Persona informo
Naskiĝo 24-an de aŭgusto 1911 (1911-08-24)
en Talmassons
Morto 4-an de majo 1995 (1995-05-04) (83-jaraĝa)
en Romo
Religio katolikismo vd
Lingvoj italadana vd
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio vd
Alma mater Papa Universitato Sankta Tomaso de AkvinoPontifika Laterana Universitato vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • teologo • filozofo • eseisto • biologofizikisto • universitata instruisto • tradukisto vd
Laborkampo filozofiokristana filozofiokristana teologiobiologiometafiziko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Cornelio Fabro naskiĝis en la 4-an de aŭgusto 1911 en Flumignano (Udine- Friulo- Italio) kaj forpasis en Romo la la 4-an de majo 1995.

En 1922 li eniris kolegion ĉe la ordeno de religiuloj de “Stigmatoj”. Superinte la gimnaziajn kaj liceajn studojn, en 1931 honornote magistriĝis laŭ filozofio ĉe la Pontifika Laterana Universitato. La tezo de lia sukceso titoliĝas: : L’oggettività del principio di causa e la critica di D. Hume (La objektiveco de la principo de kaŭzeo kaj la kritiko de David Hume).

Ĉe la Laterana Universitato Fabro profitis por mergiĝi ankaŭ en studojn pri biologio kiel disĉiplo de biologo Giuseppe Reverberi. En 1933 li ordiniĝis sacerdoto kaj akiris licencon pri teologio ĉe la Papa Universitato Sankta Tomaso de Akvino.

Li sin dediĉis al la studo unuflanke pri naturaj kaj biologiaj sciencoj, pri kiuj li ŝajnas survoje al la universitata docenteco, aliflanke pri specialiĝo laŭ filozofio kaj teologio: ĝuste pri teologio li doktoriĝis (1938) kun disertacio “La metafizika nocio pri “Filozofia Partopreno” en Sankta Tomaso de Akvino”, kiu fariĝis fundamenta verko por la komprenado pri la “Kvara Vojo” [1] kaj pri la tuta filozofia penso de Sankta Tomaso. En 1939 li estis docento pri Metafiziko en la Pontifika Urbana Universitato, kaj en 1941 en la samaj Ateneo kaj fako fariĝis ordinarulo.

Poste oni lin trovas fakultatestro de magisterio ĉe la Universitato de Peruĝo, kaj en diversaj aliaj similaj institutoj. Persona karakterizo, kohera kun lia religiula stato, li travivis ĉiam modeste kaj humile kaj engaĝiĝanta en la edukado de gejunuloj.

Filozofia penso de Kornelio Fabro redakti

Kornelio Fabro enskribiĝas, kun speciala rigoro kaj originaleco, en la fluejo de la Novskolastikismo, aŭ, pliprecize, de la Novtomismo. Lia pli profunda kontribuo al la klasika metafiziko, spurante Sanktan Tomason, estas la distingo inter “essentia” (“esenco”) kaj “actus esendi” (ago estiĝa). Tia estas la eksterordinara levilo kiu enkondukis Fabron al la kono pri la febleco kaj aporio de la moderna penso, kiu, startante el la imanenteco de la ”Mi pensas do mi estas”, nepre alfluas al la ateismo.

En la eseo Introduzione all'ateismo moderno [2](Studium, Roma, 1964) li disvolvas ampleksan analizon de la procezan penson de la moderna ateisto, kaj tion li travidas en la penssistemo de Kartezio kaj la sinsekvaj gravaj disvolviĝoj de tiu de Spinoza. Laŭ Fabro el iuj premisoj de tiuj filozofioj fontas la bazoj de ateismo. Sinteze: “Imanenteca koncepto” serioze damaĝis la referencon al “Transcenda koncepto”.

Alaj modernaj pensuloj sur kiuj ekzerciĝis la akurateco de la kritika laboro de Fabro estis Emanuele Severino kaj Karl Rahner.

El la filozofie kontraŭa bordo, Fabro multe valorigis la kristanan penson, ekzistadisman, kontraŭ-ideisman sistemon de Søren Kierkegaard, sin farante tradukisto (el la danlingva originalo) de ties verkoj. Li studis la originojn kaj la naturon de antropocentrismo en la moderna penso. Fabro ankaŭ faris kritikan analizon de progresema teologio. Lia penso estas ankaŭ tiel resumita: lia intereso estis precipe teorieca kaj koncernis la homon konkretan. la agon estigan de Tomaso kaj la “unuopulo” de Kierkegarrd.

Verkoj de Kornelio Fabro redakti

Kornelio Fabro verkis precipe en la itala (foje latine). Sed kelkaj estis tradukitaj al diversaj lingvoj. Jen listo itale titolitaj: [3]

  • La nozione metafisica di partecipazione secondo S. Tommaso d'Aquino, S.E.I., Torino, 1939;
  • Percezione e pensiero, Vita e Pensiero, Milano, 1941
  • La fenomenologia della percezione, Vita e Pensiero, Milano, 1941
  • Introduzione all'esistenzialismo, Vita e Pensiero, Milano, 1943
  • Problemi dell'esistenzialismo, A.V.E., Roma, 1945
  • Tra Kierkegaard e Marx: per una definizione dell'esistenza, Vallecchi, Firenze, 1952
  • L'assoluto nell'esistenzialismo, Miano-Catania, 1953
  • Dio: introduzione al problema teologico, Studium, Roma, 1953
  • L'anima, Studium, Roma, 1955
  • Dall'essere all'esistente, Morcelliana, Brescia, 1957
  • Breve introduzione al Tomismo, Desclée, Roma, 1960
  • Partecipazione e causalità secondo S. Tommaso D'Aquino, S.E.I., Torino, 1960;
  • Introduzione all'ateismo moderno, Studium, Roma, 1964;
  • L'uomo e il rischio di Dio, Studium, Roma, 1967
  • Esegesi tomistica, Pontificia Università Lateranense, Roma, 1969
  • Tomismo e pensiero moderno, Pontificia Università Lateranense, Roma, 1969
  • Karl Rahner e l'ermeneutica tomistica, Divus Thomas, Piacenza, 1972
  • L'avventura della teologia progressista, Rusconi, Milano, 1974
  • La svolta antropologica di Karl Rahner, Rusconi, Milano, 1974
  • Ludwig Feuerbach: l'essenza del cristianesimo, Japadre, L'Aquila, 1977
  • La preghiera nel pensiero moderno, Edizioni di Storia e Letteratura, Roma, 1979
  • La trappola del compromesso storico: da Togliatti a Berlinguer, Logos, Roma, 1979
  • L'inaccettabilità del compromesso storico, Quadrivium, Genova, 1980
  • L'alienazione dell'Occidente: osservazioni sul pensiero di Emanuele Severino, Quadrivium, Genova, 1981
  • Introduzione a San Tommaso, Ares, Milano, 1983
  • Riflessioni sulla libertà, Maggioli, Rimini, 1983
  • L'enigma Rosmini, Edizioni Scientifiche Italiane, Napoli, 1988
  • Le prove dell'esistenza di Dio, La Scuola, Brescia, 1989
  • L'odissea del nichilismo, Guida, Napoli, 1990
  • Per un progetto di filosofia cristiana, D'Auria, Napoli, 1990

Fabro prizorgis ankaŭ eldonojn de Kierkegaard, Hegelo, Feuerbach kaj Karl Marx.

Referencoj redakti

  1. Kiel sciate, ĉe la vojo por alveni al la kono pri Dio, Tomaso aranĝas Kvin Vojojn, la kvara estas dirata de “gradoj de la esto”
  2. Enkonduko al la moderna ateismo
  3. La samaj verkoj esperante titolitaj:
    • La metafizika nocio de partopreno laŭ St. Thomas Aquinas, Edizioni Scientifiche Italiane, Torino, 1939;
    • Percepto kaj penso, Vita e Pensiero, Milano, 1941;
    • La Fenomenologio de percepto, Vita e Pensiero, Milano, 1941;
    • Enkonduko al Ekzistadismo, Vita e Pensiero, Milano, 1943;
    • Problemoj de Ekzistadismo, A.V.E., Romo, 1945;
    • Inter Kierkegaard kaj Marx: por difino de ekzisto, Vallecchi, Florenco, 1952;
    • La absoluta valoro en Ekzistadismo, Miano, Katanio, 1953;
    • Dio: Enkonduko al la teologia problemo, Studium, Romo, 1953;
    • La spirito, Studium, Rome, 1955;
    • De estado al ekzistanta, Morcelliana, Breŝo, 1957;
    • Mallonga enkonduko al Thomismo, Desclée, Romo, 1960;
    • Partopreno kaj kaŭzeco laŭ St. Thomas Aquinas, Edizioni Scientifiche Italiane, Torino, 1960;
    • Enkonduko al moderna ateismo, Studium, Romo, 1964;
    • HOMO kaj risko de dio, Studium, Romo, 1967;
    • Tomismaj ekzegezoj, Papal Lateran University, Romo, 1969;
    • Tomismo kaj moderna penso, Papal Lateran University, Romo, 1969;
    • Josef Höfer kaj la tomisma hermeneŭtiko, Divus Thoma'oj, Piaĉenco, 1972;
    • La aventuro de progresema teologio, Rusconi, Milano, 1974;
    • Antropologia turno de Josef Höfer, Rusconi, Milano, 1974;
    • Ludwig Feuerbach: esenco de kristanismo, Japadre, La-Aglo, 1977;
    • Preĝo en moderna penso, Editioni di Storia e Letteratura, Romo, 1979;
    • La kaptilo de historia kompromiso: de Togliatti ĝis Berlinguer, Logoso, Romo, 1979;
    • La neakceptebleco de historia kompromiso, Quadrivium, Ĝenovo, 1980;
    • La fremdiĝo de la Okcidento: observaĵoj sur penso de tiu de And Severino, Quadrivium, Ĝenovo, 1981;
    • Enkonduko al Sanktulo-Tomaso, Areso, Milano, 1983;
    • Reflektadoj sur libereco, Maggioli, Rimini, 1983;
    • La Rosmini-enigmo, Edizioni Scientifiche Italiane, Napolo, 1988;
    • Pruvoj pri ekzisto de Dio, La Scuola, Brescia, 1989;
    • La odiseado de nihilismo, Guida, Napolo, 1990;
    • Por plano de kristana filozofio, D'Auria, Napolo, 1990.

Literaturo redakti

  • Luisella Scrosati, Padre Cornelio Fabro, sentinrella dell’essere, Cantalli, 2011, Italio.
  • Conelio Fabro, Gabriee De Anna. Il Timone n.107, 2011.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti