Koronaloj (aŭ koronalaj konsonantoj) artikulaciiĝas per la fleksebla antaŭa parto de la lango. Nur la koronalaj konsonantoj divideblas en apikalan (uzante la langan pinton), laminalan (uzante la langan klingon), kupolan (per la lango buligita), aŭ subapikalon (per la lango kurbita retroen), aldone al kelkaj malpli oftaj lango-formoj, ĉar nur la antaŭo de la lango havas tian lertecon, tian malplumpecon. Koronaloj ankaŭ havas alian dimension, sulkecan, per kio oni faras siblantojn en kombinaĵo kun la supraj lango-formoj.

Lokoj de artikulacio
Labialo
Bilabialo
Labial-velaro
Labial-alveolaro
Labial-dentalo
Koronalo
Lango-labialo
Interdentalo
Dentalo
Alveolaro
Apeksa konsonanto
Laminalo
Postalveolaro
Alveolo-palatalo
Retroflekso
Dorsalo
Palatalo
Labial-palatalo
Velsono
Uvularo
Uvular-epiglotalo
Radikalo
Faringalo
Epigloto-faringalo
Epiglotalo
Glotalo
Ĉi tiu paĝo entenas fonetikan informon en la IFA, kiu povas ne ĝuste montriĝi per iuj retumiloj.
[Helpon!]
vdr

Koronalaj lokoj de artikulacio inkluzivas la dentalajn konsonantojn ĉe la supraj dentoj, la alveolarajn konsonantojn ĉe la supra gingivo (la alveolara kresto), la diversajn postalveolarajn konsonantojn (kupolan palato-alveolaran, laminala alveolo-palatalan, kaj apikalan retrofleksan) tuj malantaŭ la gingive kovritaj alveoloj, kaj la verajn retrofleksajn konsonantojn kurbigitajn retroen kontraŭ la malmola palato.

(Al la suba listo mankas langolabialaj, alveolo-palatalaj kaj retrofleksaj konsonantoj)


IFA Priskribo Ekzemplo
Lingvo Ortografio IFA Signifo
z Voĉa alveolara frikativo Angla zoo /zuː/ zoo
s Senvoĉa alveolara frikativo Angla sea /siː/ maro
ð Voĉa dentala frikativo Angla that /ðæt/ tiu, tio, ke
θ Senvoĉa dentala frikativo Angla thud /θʌd/ obtuza batsono
ʒ Voĉa postalveolara frikativo Angla vision /vɪʒən/ vidpovo, vizio
ʃ Senvoĉa postalveolara frikativo Angla she /ʃiː/ ŝi
n Alveolara nazalo Angla name /neɪm/ nomo
d Voĉa alveolara plozivo Angla day /deɪ/ tago
t Senvoĉa alveolara plozivo Angla tea /tiː/ teo
ɹ Alveolara alproksimanto Angla reef /ɹiːf/ rifo
l Laterala alveolara alproksimanto Angla lift /lɪft/ levi
r Alveolara trilo Hispana perro /pero/ hundo
ɾ Alveolara bateto Hispana pero /peɾo/ sed

Vidu ankaŭ redakti