Koronaria angio (laŭ PIV) estas arteriovejno, kiu provizas la koran muskolon per sango aŭ forkondukas sangon de ĝi. La koronariaj angioj estas aranĝitaj kvazaŭ korono ĉirkaŭ la koro. La termino venas de la latina vorto coronarius, kiu signifas "korona" aŭ "krona".

skemo de la koronariaj arterioj. Antaŭe (pli malhelruĝe desegnita) la maldekstra, fone (pli hele desegnita) la dekstra koronara arterio

Koronariaj arterioj redakti

La koronariaj arterioj (arteriae coronariae) fontas el la aorto tuj post la aorta valvo. Ekzistas maldekstra (arteria coronaria sinistra) kaj dekstra (arteria coronaria dextra) koronariaj arterioj. Malvastiĝoj de la koronaraj arterioj estas la plej oftaj kaŭzoj por brustangoro kaj en la kazo de pliprogresanta malvastiĝo ĝis kompleta ŝtopiĝo de la angio ankaŭ de koratako.

 
bildigo de la koronariaj angioj

Koronariaj vejnoj redakti

La grandaj koronariaj vejnoj (venae cordis) plejparte kondukiĝas paralele al la koronariaj arterioj kaj komune fontas en la dekstra atrio de la koro. Pli etaj koronariaj vejnoj sendepende fontas en la dekstra atrio aŭ en aliaj partoj de la koro, kiel ekzemple la vejnoj de la dekstra ventriklo (venae ventriculi dextri) kaj la minimumaj koraj vejnoj (venae cardiacae minimae).

La grandaj koronariaj vejnoj estas:

  • vena cordis magna (granda koronaria vejno)
  • vena cordis media (mezgranda koronariaj vejno)
  • vena cordis parva (eta koronaria vejno, malgraŭ la nomo "eta" unu el la grandaj koraj vejnoj!)