Korpa traborado estas la praktiko truigi parton de la homa korpo, kaj sekve enmeti kaj gardi fremdan objekton en la truon ĝis la vundo kuraciĝas kaj tunelo de haŭto formiĝas ĉirkaŭ la objekto, por tiel krei taŭgan lokon por la portado de diversaj specoj de juveloj. La plej ofta ekzemplo de la procedo estas la ordinara orela traborado, sed tiu estas tre simpla kaj ofte vidata ekzemplo kaj do ne estas kutime konsiderata sub la titolo korpa traborado.

Korpa traborado

Kelkaj preferas uzi aleni kiel fakan terminon anstataŭ trabori, post diskuto en la retpoŝtlisto de la Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj.

La praktiko estas komuna inter multaj indiĝenaj gentoj sed estis preskaŭ nekonata en industriaj civilizoj ĝis popularigita de Jim WARD kaj lia traborad-butiko The Gauntlet en Novjorko.

Kelkaj kulturoj praktikas traboradon kiel parton de religiaj tradicioj. En industriaj landoj, la plejparto de traborado performiĝas por ornamaj aŭ seksumaj kialoj.

Korpa traborado en industriaj civilizacioj

Kelkaj taksas korpan traboradon speco de arta aŭ persona esprimo, aliaj speco de seksuma esprimo aŭ stimulo.

Generilaj traboraĵoj estas inter la plej oftaj, kaj kelkaj korpaj traboristoj raportas ke la traboraĵo de Princo Alberto estas la plej populara el ĉiuj.

Multaj portantoj de generilaj traboraĵoj gardas siajn juvelojn dum seksumo kaj aliaj seksumaj agadoj, sed aliaj taksas ĝin malkomforta. Ĝi dependas grandaparte je la desegno de la juvelo kaj la speco de seksuma agado.

Vizaĝaj Traboraĵoj:

  • nazringo
  • septa traboraĵo
  • orelringoj
  • lipa traboraĵo
  • vanga traboraĵo
  • langa traboraĵo
  • nazponta traboraĵo
  • brova traboraĵo

Korpaj Traboraĵoj:

  • cica traboraĵo
  • umbilika traboraĵo

Traboraĵoj de la virseksaj organoj:

  • "apadrajvo"
  • "ampalango"
  • traboraĵo de Princo Alberto
  • frenuma traboraĵo
  • "gviŝo"
  • "dajdo"
  • prepucia traboraĵo

Traboraĵoj de la inseksaj organoj:

  • labia traboraĵo
  • klitora traboraĵo

Vidu ankaŭ redakti