Korpomasa indico

mezuro de obezeco; korpomaso (en kilogramoj) dividita per la kvadrato de la alto (en metroj)

La Korpomasa indico (KMI, angle mallongigite al ’’BMI’’) estas mezurnombro por taksi la homan korpopezon en kilogramoj rilate al la kvadrato de la alto en metroj. Ĝin elpensis Adolphe Quetelet. La indico estas ofte diskututa, ĉar ĝi ne kalkulas pri la individua korpokonstruo je graso kaj muskolo. Ĝi donas nur ĝeneralan informon por averaĝaj personoj. Ekz. ĉe korpokultivistoj, ĝi donas misgvidajn nombrojn (tropezon) pri trodikeco, fakte temas pri forta muskolaro.

Kalkulo redakti

 
Korpomasa indico
  •  Subpezo — KMI sub 18; malalta sanrisko
  •  Normalpezo — KMI inter 18 kaj 25; averaĝa sanrisko
  •  Tropezo — KMI inter 25 kaj 30, iometa sanrisko
  •  Trodikiĝo — KMI inter 30 kaj 40; alta sanrisko
  •  Supertrodikiĝo (trodikiĝogrado 3) — KMI de 40 kaj pli; tre alta sanrisko
  • Oni povas uzi la sekvantan formulon por kalkuli la korpomasan indicon:

     

    Mezurunuo de la maso ... kg;

    mezurunuo de la alto ... m.

    La indicoj de normalpezaj personoj estas 18,5 kg/m² ĝis 24,9 kg/m². Tropezaj personoj havas indicon super 30 kg/m².