Korpovolumena indico

La korpovolumena indico (angle: Body Volume Index aŭ BVI) aŭ mallonge KVI estis proponita kiel alternativo al la korpomasa indico (KMI).

KMI baziĝas je la mezuro de totala maso, senatente pri la lokiĝo de la maso. KVI kontraŭe atentas pri la rilato inter maso kaj volumenlokiĝo (tio estas kie troviĝas la korpomaso).

Lastatempaj esploroj montris la limojn de KMI kiel indikilo de individua sanrisko.[1][2]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. A. Romero-Corral, V. K. Somers, J. Sierra-Johnson, R. J. Thomas, M. L. Collazo-Clavell, J. Korinek, T. G. Allison, J. A. Batsis, F. H. Sert-Kuniyoshi & F. Lopez-Jimenez (June 2008). "Accuracy of body mass index in diagnosing obesity in the adult general population". International Journal of Obesity 32 (6): 959–956. doi:10.1038/ijo.2008.11. PMID 18283284.
  2. "Association of bodyweight with total mortality and with cardiovascular events in coronary artery disease: a systematic review of cohort studies.". Lancet (2006-08-19;368(9536):666-78). Konsultita en 2008-09-08