La Kortesoj de Leono[1] de 1188 estis parlamenta kunsido okazinta dum la printempo de tiu jaro, komence de la regado de Alfonso la 9-a de Leono, en la klostro de la Baziliko San Isidoro de Leono, kaj tiel komunikas ĝin la monarko al la ĉefepiskopo de Kompostelo. En 2013, Unesko agnoskis ilin en la Programo Memoro de la Mondo kiel «la dokumenta atestilo plej antikva de la eŭropa parlamenta sistemo».​[2][3]

La baziliko San Isidoro en Leono, Hispanio.

La Kortesoj estis konstituitaj laŭ du sociaj tavoloj nome la jenaj:

  • Privilegiuloj: nome kleruloj kaj nobeloj.
  • Neprivilegiuloj: la reprezentantoj de la urboj.

La privilegiuloj aperis kiel dialogo inter la reĝo kaj la eklezia hierarkio, unuflanke, kaj la reprezentantoj de la urboj aliflanke, sen postulo por ke ĉiu tavolo povas kunsidi aparte. La akcepto de popolaj kaj civitanaj elementoj rilatis nur al ekonomiaj necesoj.

Dum la kunsido oni agnoskis la netuŝeblecon de la hejmo, de la poŝto, la neceson por la reĝo kunvoki Kortesojn por fari militon aŭ deklari pacon, kaj oni garantiis nombrajn individuajn kaj kolektivajn rajtojn.

Notoj redakti

Bibliografio redakti

  • The Life and Death of Democracy. John Keane. Simon & Schuster, London, 2009.
  • Crónica de la Humanidad 1987, Plaza&Janés: ISBN 84-01-60699-3
  • Carlos Estepa Díez kaj Julio Valdeón Baruque, Conmemoración de las Cortes de León 1188. La presencia de Zamora. ISSN 0213-8212
  • Anuario Instituto de Estudios Zamoranos «Florián de Ocampo» 1988, pp. 609-622
  • Jerónimo Bécker, El original latino del ordenamiento de las Cortes de León en 1188, ed. digital: Alicante: Biblioteca Virtual Miguel de Cervantes, 2008.