Korteza amo

mezepoka Eŭropa literatura koncepto pri amo

La korteza amo estas tipo de amo prikantata de la mezepokaj trobadoroj en lirikaĵoj nomataj mezepokaj amkantoj, kiu ĉefe celis noblan kaj subtilan manieron rilatiĝi al la amo. Ĝi simbolas la strebon al perfekta amo dediĉita al damo ĝenerale edziniĝinta kaj nobela, do ofte neatingebla. Ĝi estas perfektigo kaj plifortigo de la animo kaj de la koro.

Incipit Vita Nova, 1903, Cesare Saccaggi
La plej fama literatura ekzemplo de ĝentila amo estas la sento, kiun Dante Alighieri sentis al Beatrice Portinari, reprezentita ĉi tie en la pentraĵo "Incipit vita nova", Dante kaj Beatrice en la ĝardeno, 1903, ĉefverko de Cesare Saccaggi.
Korteza amo en Provenco en 14-jarcenta Manuskripto

Oni foje uzas la vorton Fin'amor (elp. [finamur]), kiu en la okcitana lingvo baziĝis sur tri fundamentaj nocioj: "mezura", "joven", "jòi".

  • La Mezura [mezüro] (= mezuro) kontrolas la rilatojn inter la homoj kaj la sentoj, kaj ordigas la mondon kaj socion.
  • La Joven [ĝuben] (= juneco) estas aro da valoroj partigita de la sama socia grupo, precipe la junaj fraŭloj kiuj serĉas amon.
  • La Jòi [ĝoj] (~= ĝojo) povas esti la ekstazo de la amoremulo, kaj la (eĉ fizika) ĝuo post atingo de tiu ĉi amo. Ni ne forgesu la erotikan aspekton de la trobadora literaturo !

La korteza amo karakterizas per forto de la deziro, nova maniero ami: "mi amas, do mi kantas"!

Vidu ankaŭ redakti