La Kortezama novelo estas historia subĝenro de literaturo kiu disvolviĝis inter la Antaŭrenesanco de la 15a jarcento kaj la Renesanco de la unua duono de la 16a jarcento. Oni inkludas ĝin ene de la ĝenro epika aŭ rakonta kaj komponiĝas en prozo kun intermetitaj versoj, foje laŭ formo epistola; koncentriĝas ĉirkaŭ temaro ama, plej ofte ene de la regularo de la nomita korteza amo.

Elĉerpaĵo el La Kiso, unu el plej famaj pentraĵoj de Francesco Hayez (1859)

Deveno redakti

La ĝenro eliras meze de la 15a jarcento; kelkaj el ties eksteraj elementoj devenas el la kavaliraj libroj, kiaj la karakterigo de la roluloj kaj kelkaj precizaj epizodoj kiaj tiuj de Beltenebros de la Amadís de Gaula. Alia formiga elemento estas la retoriko de la kantara liriko kun ties vidpunkto pri la korteza amo. Sub la virtuozismo de la stiligita korteza amo kaŝiĝas foje fortaj seksaj elanoj, kiuj kaze de malhelpo provokas konfliktojn kiaj tiuj kiuj kondukas la heroojn vivi kiel bestoj en dezertaj kaj apartaj areoj. Ĉirkaŭ la fino de la 15a jarcento (kaj de la Mezepoko) okazas la krizo de la militistaj idealoj kaj necesas ties anstataŭo per akiaj de kortega naturo. La kavalira militisto duarangiĝas antaŭ la kortegano.

Kontraŭ Marcelino Menéndez Pelayo, kiu difinis la ĝenron pro ties priama temaro, ĝia struktura heterogeneco estis indikita de Carmelo Samonà kiel pruvo, ke ĝi ne konstituas ĝenron separitan el iu ajn priama fikcitipo. Sed la ĝenro ne prezentiĝas heterogena nek manka je uniformeco, sed ĝi posedas karakterajn trajtojn kaj komunajn elementojn: temas pri mallongaj rakontoj male al la fikcioj kavaliraj, multe pli etendaj kaj iel kontraŭaj laŭ arketipoj, kiuj montras situaciojn de kurioza sadomasoĥismo: nome la nefleksebla, forta kaj krudela militisto estas temn febla kaj mola suferema amanto tute submetita al la amo de damo. Oni analizas emociajn aspektojn de la amrilato; oni ne fiksas en ekstera agado; oni uzas la literaturan kodon de la korteza amo: diigo de la amata dum la amanto ĉiam estas malsupera; la novelo disvolviĝas en alta socia tavolo, nome de genobeloj kaj gereĝoj; fino estas ĉiam tragikaj kaj malfeliĉa; oni prioritatigas la senton super la racio; la senta heroeco de la amanto finas en memmortigo aŭ ekzilo; la romanoj posedas enhavon feminisman tute renesancan; la agado situiĝas en foraj lokoj (por la hispana kortezama novelo Skotlando, Hungario) kaj en tenebraj etosoj kiaj karceroj kaj kasteloj; estas malgranda rakonta fadeno, sed mankas priskribo: aperas nek la ĉiutaga realo nek la mora priskribo kaj la mondo estas nobeleca kaj idealigita; sekve, hegemonias absoluta subjektivismo; la kronotopo ne suferas modifojn kaj estas senŝanĝa kaj ties roluloj aperas ĉiam same: la rakonta sentempeco plej evidenta hegemonias.

Evoluo redakti

La evoluo de la ĝenro el Padrón al Juan de Flores estas la jena. En la Siervo la kavalira mondo ludas ankoraŭ gravan rolon, estas seksa realigo, propra de kavaliraj libroj. La kavaliro estas centro de la ampasio de du damoj, kvankam tiu komenca koncepto modifiĝas poste. La kavalira idearo iĝas iom post iom transformitaj de Diego de San Pedro, kiu konsideras ĝin anakronismo, kaj havigas pli modernan nuancon kion finas Juan de Flores kiu transformas la violentajn turnirojn al parola defio, kaj tiele li idealigas la kortezan idearon.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Marcelino Menéndez Pelayo, Orígenes de la novela (Madrid, 1905–1915), kvar vol.
  • Carmelo Samonà, Studi sul romanzo sentimentale e cortese nella letteratura spagnola del Quattrocento. Roma: Carucci, 1960.
  • Armando Durán, Estructura y técnicas de la novela sentimental y caballeresca, Madrid: Gredos, 1973.
  • Regula Rohland de Langbehn, La unidad genérica de la novela sentimental española de los siglos XV y XVI. London, Department of Hispanic Studies—Queen Mary and Westfield College, 1999.
  • Antonio Cortijo Ocaña, La evolución genérica de la ficción sentimental. London, Tamesis, 2001.

Eksteraj ligiloj redakti