Municipo Koruna situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en montetaro Třebovské mezihoří 12 km norde de la urbo Moravská Třebová. Vivas ĉi tie 162 loĝantoj (2023).

Koruna
municipo
Ĉefstrato kun kapelo de Ĉielpreno de Virgulino Maria
Oficiala nomo: Koruna
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Moravská Třebová
Historia regiono Moravio
Parto de Hřebečsko
Montaro Zábřeha montetaro
Situo Koruna
 - alteco 410 m s. m.
 - koordinatoj 49° 50′ 41″ N 16° 43′ 19″ O / 49.84472 °N, 16.72194 °O / 49.84472; 16.72194 (mapo)
Areo 2,05 km² (205 ha)
Loĝantaro 162 (2023)
Denseco 79,02 loĝ./km²
Unua skribmencio 1267
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 563 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578266
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Koruna (Svitavy District)
Retpaĝo: www.obec-koruna.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

Ĉeĥa reĝo Venceslao la 1-a donacis ĉirkaŭ la jaro 1250 al Boreš el Rýzmburk tutan apudliman regionon kun Hřebeč-montetaro de nuna vilaĝo Březiny ĝis malantaŭ la maldekstra bordo de Moravská Sázava. Pluajn regionojn al nordoriento ricevis donace Bruno, episkopo de Olomouc.

Boreš el Rýzmburk venigis koloniistojn, kiuj senarbigadis kaj elbruligadis ĉi tieajn arbarojn kaj fondadis novajn vilaĝojn. Ĉar li por siaj intencoj trovis nur malmulte da slavaj koloniistoj, li venigis ĉi tien germanajn homojn el Bavario. Ili ĉi tie poste fondis plejparton da vilaĝoj.

En la jaro 1267 fondis Boreš proksime de Třebařov aŭgustianan monaĥejon "Krono de Virgulino Maria", kies ruinojn ni povas trovi ankoraŭ nun. En ĝi loĝis proksimume 10 monaĥoj. Tiujn Boreš ekipis per 20 huboj da kampoj en Třebařov, per arbaroj apud Krasíkov, muelejo ĉe Sázava kaj duono de la vilaĝo Tatenice.

Pli malfrue la monaĥejo fariĝis fama pilgrimejo, kien venadis pilgrimantoj el vasta ĉirkaŭaĵo, onidire eĉ el Pollando. Tatenice estis tiam nomata vilaĝo de pentantoj. Ĉi tie la pilgrimantoj devis alivestiĝi en tolajn kitelojn kaj nur en ili peti Marian Virgulinon.

La monaĥejo neniiĝis en la jaro 1552 kaj ĝia mastruma korto transiĝis al nobelaro en Třebařov. En la jaro 1771 ĝi estis ankaŭ neniigita kaj ĝiaj kampoj transprenis koloniistoj en nova vilaĝo nomata Třebařovský Dvůr kaj pli malfrue Koruna.

Ĝis fino de la dua mondmilito loĝis en Koruna nur germanoj. En la jaro 1945 ili estis elmigritaj en Germanion kaj al Koruna venis ĉeĥaj loĝantoj.

Memorindaĵoj redakti

Kapelo redakti

En Koruna troviĝas kapelo de Ĉielenpreno de Virgulino Maria, en kiu regule okazas mesoj.

Monumento redakti

En Koruna troviĝas monumento al falintoj en la unua mondmilito.

Literaturo redakti

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Pluaj fotoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti