Servuto

(Alidirektita el Korveo)

Servuto estis la laboro, kiun kamparano ŝuldas senpage al la terposedantoj de nobeloj (aŭ feŭdaj senjoroj) aŭ al la ŝtato. Ĝi estis adoptita kiel pli konvena ol sklaveco post la estiĝo de la feŭdoj dum la Mezepoko: La familio kaj ties posteuloj devis pagi per laborado la servojn kaj ŝuldojn al la feŭda senjoro, pro permesado je laborado en lia tereno, uzado de la muelejo, riveroj, ktp.

En la antikva epoko, kiu forte baziĝis je la koncepto de sklaveco, ĝi ankoraŭ ne ekzistis, ĉar je la morto de unu sklavo oni simple aĉetis alian.

Vidu ankaŭ redakti