Korvo (konstelacio)

konstelacio en suda ĉiela hemisfero

Korvo estas konstelacio de la tera ĉielo.

Korvo
konstelacio 
Latina nomo Corvus
(genitiva Corvi)
Mallongigo Crv
Imagata bildo
Najbaraj Konstelacioj
VirgoPokaloHidro 
Observaj datumoj
(Epoko 1875.0)
Rektascensio 11h 50m 0s ... 12h 50m 0s
Deklinacio -24° 30' 0" ... -11° 0' 0"
Areo 184 kvadrataj gradoj
Rango laŭ la areo 70
Enhavo
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3 2
Videbla magnitudo de la plej hela stelo 2,59
Videbleco
Latitudoj de almenaŭ parta videbleco -90° ... 79°
Latitudoj de plena videbleco -90° ... 66°
Tempo de jaro de la plej bona videbleco Majo
Historio
Unua priskribo Ptolemeo
Jaro de unua priskribo
Verko, en kiu ĝi estis priskribita
Postaj ŝanĝoj
vdr

Alchiba estas la alfa stelo de la Korvo.

Mitologio redakti

 
La korvo en la figarbo

Laŭ la helena mitologio[1] Apolono amis la princinon de Tesalio, Coronis. Ĉar li forvojaĝis, li petis de sia blanka korvo spioni ŝin dum lia foresto. Kelkajn tagojn poste, la korvo flugis al li por sciigi, ke juna princo brakumis Coronis-on. Apolono ekkoleris: " Kial vi ne pli atente prigardis ŝin? Kial vi ne pli frue avertis min? Mi punos vin kaj viajn idojn kaj praidojn. Tiel nigra, kiel la plej nigra nokto vi fariĝos!".

Iun tagon Apolono donis al ĝi gravan komision. La korvo devis flugi por ĉerpi akvon per pokalo el la fontoj de la akva teritorio. Survoje, figarbo allogis ĝin, sed la fruktoj ne ankoraŭ estis maturaj. Ĝi decidis do atendi proksime al la arbo ilian maturiĝon. Tio daŭris... kaj dumtempe, ĝi serĉis pretekston por senkulpigi sin pro tiom da malfruo. Ĝi fine diris al Apolono, ke la marserpento, kiu nomiĝas Hidro, fuŝis ĝian ĉerpadon, kaj trinkis la tutan akvon el la pokalo. Kompreneble, Apolono tre bone komprenis la trompaĵon de la korvo. Li ŝanĝis la korvon, la pokalon kaj la hidron en konstelaciojn.

Tial, en la kampo de la steloj, por ĉiam flugas la Korvo [2]. Sed ĝi ne povas trinki el la Pokalo, ĉar la Hidro malpermesas tion. Do ĝi por ĉiam soifas...

Referencoj redakti

  1. "Les plus belles histoires de la mythologie" (La plej belaj rakontoj de la mitologio), eld. Fernand Nathan, 1978
  2. " Ciel de nuit" ( Nokta ĉielo ), eld. Larousse 2007