Koŝi

rivero en Barato
(Alidirektita el Kosi)

Koŝi, KoshiKosi (en nepala: कोशी नदी, koshī nadī कोसी नदी, kosī nadī) estas rivero de Nepalo kaj Barato kiu elfluas en la nordaj montodeklivoj de Himalajo en Tibeto kaj en sudaj deklivoj de Nepalo. El grava kunfluejo de alfluantoj norde de la Ĉatra Gorĝo antaŭen, la rivero Koŝi estas konata ankaŭ kiel Saptakoŝi (en nepala: सप्तकोशी, saptakoshī) pro siaj sep supraj alfluantoj. Tiuj estas la Tamur Koŝi origininta el la areo Kangchenjunga oriente, Arun kaj Sun Koŝi el Tibeto. La alfluantoj de Sun Koŝi el oriento okcidenten estas Dudh Koŝi, Bhote Koŝi, Tamba Koŝi kaj Indravati Koŝi. La Saptakoŝi trapasas en nordan Biharon kie ĝi disbranĉiĝas en distribuaj fluejoj antaŭ kuniĝi al Gango ĉe Kursela en la distrikto Katihar.[1]

Koŝi
rivero
Bazaj informoj
Longeco 729 km
Fluo
Enfluejo en la riveron Gango
Geografio
Landoj Barato
Regionoj Provinco 2
Map
vdr

Notoj redakti

  1. Sharma, U. P. (1996). Ecology of the Koshi river in Nepal-India (north Bihar): a typical river ecosystem. In: Jha, P. K., Ghimire, G. P. S., Karmacharya, S. B., Baral, S. R., Lacoul, P. (eds.) Environment and biodiversity in the context of South Asia. Proceedings of the Regional Conference on Environment and Biodiversity, March 7–9, 1994, Kathmandu. Ecological Society, Kathmandu. pp. 92–99.