Kosmaj Vagantoj (ruse Космические рейнджеры) estas populara videoludo, ellaborita de rusia firmao Elemental Games en 2002. La dua parto de la ludo (aperis en 2004), kvankam nenion esence novan aldonis al la koncepto de la ludo, eĉ pli popularigis la "Kosmajn Vagantojn". Krom la devenlando, la ludon oni aprezis en kelkaj najbaraj landoj de Azio kaj Orienta Eŭropo.

Kosmaj Vagantoj
Disvolvo Elemental Games
Eldoninto 1C Company
Distribuo Steam
Scenaro Georgo Jurij Right
Muziko Grigori Semyonov
Serio Space Rangers
Sekvita de Space Rangers 2: Rise of the Dominators
Platformo Microsoft Windows
Ĝenro rola videoludo
Ludomaniero unuludanta videoludo
Regilo komputila klavaro
vdr

La ludanto en la mondo de "Kosmaj Vagantoj" estas memstara volontulo, kiu mem decidas, ĉu li okupiĝados pri komerco, ĉu li iĝos pirato aŭ ĉu tamen li aliĝos al la volontulaj trupoj, kiuj kontraŭstaras invadon de la galaksio fare de misteraj senkompataj klisanoj (en la dua versio — dominatoroj).

La luda mapo estas ĉiufoje generata hazarde.

En marto 2013 aperis en Steam la nova versio de la ludo sub la internacia nomo Space Rangers HD: A War Apart. En tiu versio ludanto povas aliĝi al piratoj kaj ludi kiel pirato, nur ĉe la fino farante sian lastan elekton, ĉu helpi la koalicion (per neniigo de la piratoj) aŭ resti fidela al la pirata flanko. Tiu ludo estas daŭre subtenata, la lasta renovigo aplikiĝis en 2022.


Eksteraj ligiloj redakti