Dragon (kosmoŝipo)

(Alidirektita el Kosmoŝipo Dragon)

La Kosmoŝipo Dragon estas la unua kosmoŝipo, kiu estis evoluigita el privata mono kaj kiu kapablas atingi malaltan orbiton de la Tero kaj poste re-eniri la atmosferon. Ĝin evoluigas la firmao Space Exploration Technologies (SpaceX) en Usono, en kadro de Programo COTS, ĝia unua testa flugo okazis en decembro de 2010. La reuzebla kosmoŝipo havos ŝarĝotransportan kaj homtransportan version, tiu lasta kapablos transporti sep personojn al la Internacia Kosmostacio (IKS). La ŝarĝotransporta versio plenumis sian unuan taskon en majo de 2012, dokante al la IKS.

Dragon
modelo de veturilo vd
Dum 2004 - nekonata/nuntempe
Sekvanto Dragon 2
Partoprenanta C101 • C102 • C103 • C104 • C105 • C106 • C107 • C108 • C109 • C110 • C111 • C112 • C113 vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Dragon en la orbito

Ĉar ĝi kapablas nur limigite al memstara manovrado, dokas ĝin al la kosmostacio la robota kruro Canadarm2, simile al tio de la japana ŝarĝotraporta kosmoŝipo H-2 Transfer Vehicle. Ĝia lanĉa raketo estas Falcon 9, same evoluigita de SpaceX. Ĝia realveno okazas sur akvosurfaco, per paraŝuta bremsado povas surakviĝi la ŝarĝotransporta versio per sia tuta kargo. Ĝi havas la alton de 2,9 m, la diametron de 3,6 m.

Bildaro redakti