Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Raĥiv en Transkarpatio

Bazaj informoj redakti

Kostilivka, ukraine Костилівка hungare Barnabás [barnabAŝ] estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Raĥiv.

Situo redakti

Kostilivka situas laŭ Tiso en valo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Raĥiv-Lviv. Ĉe la proksima monto 1733 m-ojn alta oni minadas feroercon.

Historio redakti

Ĝis Traktato de Trianon Barnabás apartenis al Hungara reĝlando, al Máramaros, al distrikto de Rahó, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion por rutenoj, kies parto estis ankaŭ tiu ĉi vilaĝo. Ekde 1945 Kostilivka apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.

Vidindaĵoj redakti