Kostis Palamas (greke:Κωστής Παλαμάς, 13a de januaro 1859 - 27a de februaro 1943) estis greka verkisto kaj poeto.

Kostis Palamas
Persona informo
Κωστής Παλαμάς
Naskiĝo 13-an de januaro 1859 (1859-01-13)
en Patraso
Morto 27-an de februaro 1943 (1943-02-27) (84-jaraĝa)
en Ateno
Tombo Unua Tombejo de Ateno vd
Lingvoj moderna greka vd
Loĝloko PatrasoMisolongiAteno vd
Ŝtataneco Grekio vd
Alma mater Nacia kaj Kapodistria Universitato de Ateno vd
Subskribo Kostis Palamas
Familio
Dinastio Q16327934 vd
Gefratoj Christos Palamas vd
Infanoj Leandros Palamas vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto • literaturkritikisto • poeto • dramaturgoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis la greka poeto kiu skribis la versojn por la Olimpia Himno. Li estis ĉefulo de la Greka literatura generacio de la 1880aj jaroj kaj unu el la kunfondulo de la tiel nomita Nova Atena Skolo (aŭ Skolo de Palamas, aŭ Dua Atena Skolo) kune kun Georgios Drosinis, Nikos Kampas, Ioanis Polemis.

Biografio redakti

Li naskiĝis en Patraso, sed li ricevis sian bazan kaj mezan edukadon en Misolongi. Dum la 1880, li laboris kiel ĵurnalisto. Li aperigis sian unuan kolekton de versoj, la "Kantoj de mia Hejmo", en 1886. Li tenis administracian postenon ĉe la Universitato de Ateno inter 1897 kaj 1926, kaj mortis dum la Germana okupacio de Grekio dum la Dua Mondmilito. Lia funebra soleno estis ĉefa evento de la Greka rezistado: la funebra poemo kiun komponis kaj deklamis la samranga poeto Angelos Sikelianos ekstarigis la funebrantojn kaj finiĝis per granda kolera manifestacio de 100,000 homoj kontraŭ la Naciisma okupo.

Eksteraj ligiloj redakti