Kostolište
Kostolište, hungare Egyházhely [edjhAzhej] germane Kirchenplatz estas malgranda vilaĝeto en Slovakio, en Regiono Bratislavo, en Distrikto Malacky. La historiaj loknomoj estis slovake Kiripolec, hungare Kiripolcz.
Bazaj informoj redakti
- 48° 26′ 47″ N 16° 59′ 12″ O / 48.44639 °N, 16.98667 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 26′ 47″ N 16° 59′ 12″ O / 48.44639 °N, 16.98667 °O (mapo)
- Areo: 17 km²
- Supermara alteco: 157 m
- Loĝantaro: 1386 en 2006
- Poŝtkodo: 900 62
- Aŭtokodo: MA
- Telefonprefikso: 034
Situo redakti
Kostolište situas sur ebenaĵo laŭ flankovojoj kaj troviĝas de Malacky je 3 km-oj.
Historio redakti
Antaŭ Kristo 4000 keltoj vivis tie. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1206, kiu poste neniiĝis dum la tatara invado. En la 15-a jarcento la husanoj ofte atakis la vilaĝon. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Egyházhely 873 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Pozsony, al distrikto de Malacka, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Kostolište 942 homoj, (925 slovakoj).
Vidindaĵoj redakti
- romkatolika gotika preĝejo omaĝe al Sankta Marteno, en 1503 renesanciĝis
Famaj lokuloj redakti
En la vilaĝo naskiĝis artpentristo kaj esperantisto Martin Benka.
Eksteraj ligiloj redakti
Fontoj redakti
- Hungara Vikipedio