Kotamobagu
Kotamobagu estas senmara urbego en insulo Sulaveso, en provinco Norda Sulaveso en Indonezio. Kotamobagu estas centro de la suda parto de la provinco kaj konsistas el 4 distriktoj.
Kotamobagu | |||
---|---|---|---|
urbo de Indonezio | |||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 120 597 (2015) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 0° 44′ N, 124° 19′ O (mapo)0.73333333124.31666667Koordinatoj: 0° 44′ N, 124° 19′ O (mapo) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Kotamobagu [+] | |||
Geografio redakti
Kotamobagu situas en norda parto de la insulo. La distanco al ambaŭ marbordoj estas preskaŭ la sama - kaj norde kaj sude - iom pli ol 30 km. Tondano troviĝas 91, provinca ĉefurbo Manado 101, Bitung 124, Gorontalo (urbo) 176, Paluo 526, Makassar 849, Balikpapan 862, Denpasar 1451, Surabajo 1560, Semarang 1764, Jogjakarto 1814, Bandungo 2037, ĉefurbo Ĝakarto 2087, Palembang 2212, Bandar Lampung 2223, Pekanbaru 2542, Batam 2254, Medano 2865, Banda Aceh 3262 kilometrojn (aere) [1].
Historio redakti
En la 8-a jarcentoj la areo jam estis loĝita. Vilaĝo Bolaang situas sur la norda marbordo, kiu en la 17-a ĝis la malfrua 19-a jarcento funkciis kiel la sidejo de la reĝa palaco. La terkultivado estis reguligita per la enkonduko de rizoj, maizoj kaj kokosoj alportitaj fare de la hispanoj dum la reĝlando. En 1832 Islamo disvastiĝis, en 1901 la nederlandanoj konkeris la areon. Kotamobagu en 1911 akiris signifan administracian statuson, en la 21-a jarcento aŭtonomian statuson. Intertempe japana dominado okazis inter 1942-1945.
Ekonomio redakti
En la areo oni rikoltas plej ofte rizojn kaj maizojn.
Religioj redakti
Islamo (84,25%) estas la ĉefa religio en Kotamobagu, krome ekzistas protestantismo (14,08%), katolikismo (1,14%), hinduismo (0,39%), budhismo (0,14%).
Trafiko redakti
Kotamobagu havas po 2 vojojn al la marbordoj kaj interno de la insulo.
Klimato redakti
Kotamobagu havas tropikan pluvarbaran klimaton (Af). En ĉiuj monatoj pluvas, resume jare 2025 mm. La averaĝa jara temperaturo estas 25 °C kaj varias inter 21-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Vididindaĵoj redakti
Fontoj redakti
- WikiTrans