Kotobrikokota briko estas aer-sekigita briko, farita el mikso de lomo, koto, sablo kaj akvo miksita kun ligiga materialo kiel riztigoj aŭ pajlo. Kotobriko estis konataj jam el la jaro 9000 a.n.e.,[1] kvankam ekde la jaro 4000 a.n.e., brikoj estis ankaŭ bakitaj, por pliigi ties forton kaj daŭron.

Novaj, neuzitaj kotobrikoj en la Jordana valo, Cisjordanio (2011).
La Granda Moskeo de Djenné estas bone konata moskeo en Djenné, Malio, kaj la plej granda kotobrika konstruaĵo en la mondo.

En varmaj regionoj kun malmulta ligno disponebla por nutri fornon, brikoj estis ĝenerale sun-sekigitaj. En kelkaj okazoj, brikproduktistoj pluigis la vivon de kotobrikoj metante bakitajn brikojn supre aŭ kovrante ilin per stuko.

Adobo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Adobo.

En areoj de hispana influo, kotobrika konstruado estas nomata adobo, kio disvolvigis al kompleta sistemo de murprotektado, ebena tegmentado kaj finigo de la konstruo.

Vidu ankaŭ redakti

Kotobrika arkitekturo tutmonde redakti

Notoj redakti

  1. Rosenberg, Danny; Love, Serena; Hubbard, Emily; Klimscha, Florian (2020-01-22). "7,200 years old constructions and mudbrick technology: The evidence from Tel Tsaf, Jordan Valley, Israel". PLOS ONE. 15 (1): e0227288. doi:10.1371/journal.pone.0227288. ISSN 1932-6203. PMC 6975557. PMID 31968007.

Bibliografio redakti

  • Possehl, Gregory L. (1996). Mehrgarh in Oxford Companion to Archaeology, edited by Brian Fagan. Oxford University Press.

Eksteraj ligiloj redakti